Dana Lingvo: Nordĝermana lingvo parolata en Danio

La dana lingvo (dane dansk ) estas ĝermana lingvo.

Dana Lingvo: Specimeno, Son-sistemo, Gramatiko
Dana lingvo
dansk
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Orient-Skandinavaj lingvoj
Parolantoj 6 000 000
Denaskaj parolantoj 5,3 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Danio, Eŭropa Unio, Gronlando, Ferooj
Reguligita de Dana Lingvokonsilio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 da
  ISO 639-2 dan
  ISO 639-3 dan
  SIL DAN
  Glottolog dani1284
Angla nomo Danish
Franca nomo danois
Vikipedio
Dana Lingvo: Specimeno, Son-sistemo, Gramatiko
Dana Lingvo: Specimeno, Son-sistemo, Gramatiko
vdr

Oni skribas ĝin per latina alfabeto kun kelkaj kromsignoj: Æ, æ; Ø, ø; Å, å). La dana lege tre similas al la norvega kaj la sveda, sed pro ĝia stranga son-evoluo la dana kutime kaŭzas problemojn por aliaj skandinavoj - kaj inverse - se parolata rapide.

Specimeno

La Patro Nia:

    Vor Fader, du som er i himlene!
    Helliget være dit navn,
    komme dit rige,
    ske din vilje
    som i himlen således også på jorden;
    giv os i dag vort daglige brød,
    og forlad os vor skyld,
    som også vi forlader vore skyldnere,
    og led os ikke ind i fristelse,
    men fri os fra det onde.
    (For dit er Riget og magten og æren i evighed!)
    Amen.

Son-sistemo

Unu el la plej trafaj trajtoj de la dana estas ties stød [ˈsd̥øð] ("ekpuŝeto") je vokaloj en certaj pozicioj: La ununura prononc-malsamo inter mand "viro" kaj man "oni" estas, ke la unua eldiratas kun forta kunpremo de la laringo, aŭ raŭkigo de la gorĝa aer-fluo, simila al, sed pli forta ol, tiu trovata en nord-anglaj dialektoj (ekzemple en butter [ba?a]). La dana estas tre vokal-riĉa lingvo, kaj montras la naŭ vokal-signoj de ĝia alfabeto (a, e, i, o, u, y, æ, ø, å) nur malbone la realon: Pluraj vokalsonoj ne havas propran literon, ekzemple a povas reprezenti kaj e-ecan sonon similan al angla a en man, kaj esperantan a en "galapaga". Aldone, ĉiu vokalo povas esti longa aŭ mallonga, kun-puŝeta aŭ sen-puŝeta, kaj formi parton de diftongo aŭ eĉ triftongo* (ekzemple færge [faoŭe]). Kiam la signoj gr troviĝas postvokale, ili iĝas parto de diftongo, aŭ tute malaperas: og [oŭ] "kaj", flag [flej] "flago", bar [bao] "nuda", Norge [noŭ] "Norvegio". Preskaŭ ĉiuj vortolastaj, senakcentaj vokaloj de la praskandinava lingvo havis evoluon en la dana jene: [vokalo] > e > ŝuvao (> [nenio]). Notu la prononcon [tre malferma] o por -er(-). Tiu fina e restas ortografie, sed en multaj dialektoj jam malaperis, samkiel en la angla: angle take [tejk], dane tage [ta], ambaŭ "preni".

Konsonante, la ĉefaj diverĝoj de la aliaj skandinavaj lingvoj jenas:

  • r- prononcatas gorĝe, sed multe pli malforte ol en la franca: rige [ĥij(e)] "regno".
  • postvokalaj p, t, k fariĝis b, d, g skribe, kio siavice elbuŝiĝis b/ŭ, z (kiel en la angla vorto the "la"), j/ŭ/-.

Norvege: løpe "kuri", måte "maniero", bake "baki"

Dane: løbe [lob(e), loŭ(e)], måde [moz(e)], bage [bej(e)]

Gramatiko

La gramatiko similas al tiuj de la aliaj skandinavaj lingvoj, kaj ankaŭ iom al tiu de Esperanto: Kazoj malaperis, krom en la pronomaro; personaj formoj de la verboj malaperis; subjunktivo arkaikas. La vortordo estas S-V-O, iom fiksa pro la kazoforesto. Genitivecon donas al substantivoj -s: Manden "La viro"; Mandens hus "La domo de la viro". La substantivoj apartenas al komuna (pli fruaj vira kaj ina kunfandiĝis) aŭ neŭtra genroj kaj ekzistas du artikoloj:

  • hest "ĉevalo"; en hest "(iu) ĉevalo"; hesten "la ĉevalo"; heste "ĉevaloj"; hestene "la ĉevaloj"
  • træ "arbo"; et træ "(iu) arbo"; træet "la arbo"; træer "arboj"; træerne "la arboj"

Ankaŭ pronomoj kaj adjektivoj flekseblas: gul "flava" - en gul hest - gule heste; et gult træ - gule træer; min, mit, mine "mia(j(n))"

La verboj falas en du grupojn, fortaj aŭ malfortaj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo je la radiko aŭ per nura redono de la radiko:
løbe "kuri" - løber "kuras" - løb "kuris" - er løbet "kurintas" (forta)
skyde "pafi" - skyder "pafas" - skød "pafis" - har skudt "pafintas" (forta)
ae "man-karesi" - aer "man-karesas" - aede "man-karesis" - har aet "man-karesintas" (malforta)

Simile al la aliaj skandinavaj lingvoj kaj al Esperanto, sed malsimile al la germana kaj la angla, la dana havas refleksivajn aŭ iĝajn verbojn. Ili formatas per -(e)s: møde "renkonti" - mødes "renkonti".

Vort-provizo

Pro la interponta funkcio de Danio, la dana enhavas pli da fremdvortoj ol ĝiaj skandinavaj kuzoj. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al germanaj, nederlandaj ktp:

mand "viro", kvinde "virino", hund "hundo", hjem "hejmo", gård "bieno", rød "ruĝa"

Kelkaj estas pli nure skandinavaj:

barn "infano", skov "arbaro"

Ĵustempe, la amasa influo de la angla lingvo forte minacis la koheron kaj danecon de la dana vortprovizo.

Dialektoj

Malgraŭ la eteco de la Dana reĝlando, antaŭ cent jaroj estis centoj da dialektoj en Danio; tiugrade, ke la nordaj loĝantoj de insuleto Samsø malbone komprenis la saminsulajn sudulojn! Hodiaŭ la Kopenhagiĝo de la lando preskaŭ forigis la verajn dialektojn, kaj en la norma dana lingvo restas nur regionaj diferencoj je vortomelodio ktp, tiel, ke oni facile aŭdas, ĉu persono devenas de Jutlando aŭ Fyn, ekzemple. En kelkaj kamparaj areoj sudaj kaj okcidentaj en Jutlando restas iuj puraj dialektoj kiuj ankoraŭ tre malsamas al la ĉefurba lingvo. Interalie ili havas tute alian artikolan sistemon kaj prononcmanieron, kia plisimiligas ilin al la angla:

  • norme dane ormen "la vermo" - dialekte æ worm (kp. angle the worm [kun nedifinita artikolo a worm], germane der Wurm [ein Wurm])
  • norme dane æblet "la pomo" - dialekte æ æwl (kp. angle the apple [an apple], kimre yr afal, germane der Apfel [ein Apfel], platgermane der Appel [n Appel])

Kelkaj famaj aŭtoroj jutlandaj de la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj parte verkis dialekte.

La feroa termino Gøtudanskt (aŭ: surstrata dana) estas nomo de dialektsimila versio de la dana lingvo sur la Ferooj. Ĝi interesas pro sia klarega prononco kaj komprenebleco, kontraŭe al la endania versio oficiala.

La dana kaj Esperanto

Multaj vortoj en Esperanto simil(et)as al danaj (flagostango - flagstang; hundo - hund; hejme - hjemme, ks.) , sed tion kaŭzis la germana, unu el la ĉef-fontoj de Zamenhof. La ĉefaj similoj kuŝas en la gramatiko. Cetere, alia internacia lingvo preskaŭ morta pluvivas en la dana vortprovizo, nome Volapuko: La frazo Det er det rene volapyk. (laŭvorte "tio estas pura volapuko") signifas "tio estas sensencaĵo/volapukaĵo".

Famaj aŭtoroj de la dana

Hans Christian Andersen, Karen Blixen, Johannes V. Jensen, Piet Hein, Adam Oehlenschläger, N. F. S. Grundtvig

  • Noto: Laŭ ies analizo de antaŭvokala j-, eĉ troviĝas "tetraftongo", t. e. kvar-ona vokalĉeno: jærv [jeoŭ] "gulo".

Vidu ankaŭ

Tags:

Dana Lingvo SpecimenoDana Lingvo Son-sistemoDana Lingvo GramatikoDana Lingvo Vort-provizoDana Lingvo DialektojDana Lingvo La dana kaj EsperantoDana Lingvo Famaj aŭtoroj de la danaDana Lingvo Vidu ankaŭDana LingvoĜermana lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

16-a de marto1586Dua MondmilitoDAU'IAVinoLajos Balázs (astronomo)RateniceNorma datumaroCanonHinda arkitekturoAmerika blanka ibisoKrea KomunaĵoFervora subtenantoFluganta SpagetmonstroHannover 96Elin Pelin (urbo)NiĝerioĈeĥioHispanioAfelioAfrikoFranca lingvoCifereca objekta identigiloRowan Atkinson1745NudecoFelikso de BurgundioEemshavenRejnlando-PalatinatoEsperanto kaj Libera ScioSalala (Omano)Arko (arkitekturo)Listo de urboj de OmanoRuĝa Maro (subŝtato)3-a de aŭgustoHonkongoAntikomunismoKomponisto1966Zamenhofa TagoGoogleNovrenesanca arkitekturoL. L. ZamenhofAŭstralia Ĉefurba TeritorioOktobrofestoKonstitucioAmanoJames Cook2020Baden-VirtembergoTodo es mentiraMaoismoDair az-ZaŭrMaizoSan-MarinoKrychnovHujojSigeberht (East Anglia)Listo de asteroidoj (88001–89000)Rodalies de CatalunyaEsperantisto13-a de martoArcaĥa Respubliko1927KiproCivilizo🡆 More