Presaĵo Kalendaro: Presaĵo

Kalendaro estas ankaŭ presaĵo, kiu montras tagojn de difinita periodo da tempo.

Gregoria kalendaro estas preskaŭ ĉiam la bazo de presitaj kalendaroj.


Presitaj kalendaroj ofte donas la eblon ion skribi en ili por memori kion necesos fari. Ili ankaŭ nomiĝas taglibro aŭ agendo.

Kalendaron de ĉiu monato oni kutime faras el kvar ĝis ses linioj, ĉiu el kiuj respondas al semajno. Ekzemplo:

lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31
 

En diversaj landoj estas diversaj tradicioj de presado de la kalendaroj.

Arabaj landoj

Ĉiuj arabaj landoj krom Sauda Arabio oficiale uzasas gregorian kalendaron. En Sauda Arabio oficiala estas la islama kalendaro. En Irano oficiala estas gregoria kalendaro sed islama kalendaro estas multe neoficiale uzata.

Gregorian kalendaron oni nomas kiel "naska kalendaro" ĉar ĝi kalkuliĝas ne nasko de Kristo.

Semajno komenciĝas sabate. Vendredojn oni presas per ruĝa tiparo.

En ĉiuj landoj krom Sirio nomoj de monatoj estas similaj al kutimaj, en Sirio oni uzas aliajn siajn nomojn de monatoj.

Barato

Sur papero de kalendaro semajno kutime komenciĝas dimanĉe, sed ofte estadas ankaŭ kalendaroj kun semajno komenciĝanta lunde.

Dimanĉojn kaj iam ankaŭ sabatojn oni presas per ruĝa, oranĝkolora aŭ simila tiparo, sed ne per verda aŭ blua.

Festaj kaj religie signifaj tagoj povas havi specialan koloron aŭ bildeton.

Ĉinio

Sur papero de kalendaro semajno komenciĝas dimanĉe. Kvankam en ĉina lingvo vortoj por tagoj de semajno de lundo ĝis sabato estas "semajno"+"unu", "semajno"+"du" ... "semajno"+"ses"; dimanĉo estas "semajno"+"suno". Ankaŭ en la lingvo januaro estas "unu"+"monato", februaro estas "du"+"monato" ktp.

Sabatojn kaj dimanĉojn oni presas per ruĝa tiparo.

Israelo

Semajno komenciĝas dimanĉe. Sabatojn oni presas per alia koloro.

Dimanĉo estas unua labortago de semajno kaj estas presita per normala (nigra) koloro.

Nepalo

Dimanĉo estas unua tago de semajno kaj estas presita per la sama koloro.

Pollando

Semajno komenciĝas lunde. Dimanĉojn oni presas per ruĝa tiparo.

Rusio

Semajno komenciĝas lunde. Dimanĉojn kaj festaj tagoj oni presas per ruĝa tiparo. Ankaŭ sabatoj povas esti ruĝaj.

Turkio

Semajno komenciĝas lunde. Dimanĉojn kaj sabatojn oni presas per ruĝa tiparo.

Tags:

Presaĵo Kalendaro Arabaj landojPresaĵo Kalendaro BaratoPresaĵo Kalendaro ĈinioPresaĵo Kalendaro IsraeloPresaĵo Kalendaro NepaloPresaĵo Kalendaro PollandoPresaĵo Kalendaro RusioPresaĵo Kalendaro TurkioPresaĵo KalendaroGregoria kalendaroTagoTempo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Esperanto kaj Libera ScioSzczecinDublinoBirštonasJorge MontanariStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojK.E.P.ĈeĥoslovakioVoĉa dentala frikativoJuan Martínez SilíceoBudhismoOra bovidoPanevėžysArthur Conan DoyleĈeĥioPlatonoTeatrejo de EpidaŭroEvita (filmo)Respubliko KomiSmithsonian InstitutionJoseph LiebermanTeroUneskoNâzım HikmetRespubliko Serba KrajinaLibanoNorma datumaroGratifiko (mono)OdesoUsonoJoko WidodoAgustín de IturbideLeninWilmington (Delavaro)Romans-sur-IsèreEŭska nacia teamo de futbaloMariam RaĝaviBlazono de KanadoBeyoncé KnowlesTurandotToyotaKastelo de Magny-en-BessinZr. Ms. Buffel (1868)MalutopioHabsburgojAnglioSlovenio en la Somera Olimpiko 2000Ĝenerala teorio de relativecoPagiriaiPontoTurkio en la Somera Olimpiko 2000Unua MondmilitoHomoLav-ursoGrahamstownAkvoEvolucio (teorio)Angkor ŬatVidebla spektroSejŝelojKajruanoMoskva provinco21 LutecoLibera scioJulie AndrewsStavangerVirino🡆 More