La Jungfrau (signifo en Esperanto: virgulino) estas unu el la plej konataj montoj de Svislando.
Kun alteco de 4'158,2 m super la marnivelo ĝi estas la tria plej alta monto de la Bernaj Alpoj kaj formas kune kun Eiger kaj Mönch tre rimarkindan triopon.
Jungfrau | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 4 158 m | ||
Situo | kantonoj Berno kaj Valezo,Svislando | ||
Montaro | Centraj Alpoj | ||
Geografia situo | 639230 / 153687 46.5333333333337.9546° 32′ N, 7° 57′ O; CH1903: 639230 / 153687 | ||
| |||
| |||
| |||
Unua grimpo | 3-an de aŭgusto 1811 de Johann Rudolf kaj Hieronymus Meyer kun la gvidistoj Joseph Bortis kaj Alois Volker | ||
Plej facila montgrimpo | tra Rottalsattel kaj sudorientkresto | ||
La 13-an de decembro 2001 la monto Jungfrau kune kun la ĉirkaŭaj regionoj kaj la Aleĉ-Glaĉero estis aldonita al la listo de la Monda Naturheredaĵo de UNESKO kiel regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.
De Interlaken aŭ Grindelwald per la Jungfrau-Fervojo eblas atingi la jugon de Jungfrau (germane Jungfraujoch), la kreston inter Jungfrau kaj Mönch sur alteco de 3471 m s.m. Tio estas la plej altnivela trajnstacio de Eŭropo. Ĝi estas unu el la plej konataj turismaj celoj de Svislando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jungfrau, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.