Grindelwald: Komunumo de Svislando

Grindelwald estas politika komunumo de Kantono Bern en Svislando.

Grindelwald: La komunumo, Geografio, Ekonomio kaj trafiko
Grindelwald
Grindelwald: La komunumo, Geografio, Ekonomio kaj trafiko
Blazono de Grindelwald
Grindelwald: La komunumo, Geografio, Ekonomio kaj trafiko
Grindelwald sub la Veterkorno en vintro
vilaĝokomunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Obehasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 37′ 33″ N 8° 02′ 0″ O / 46.62583 °N, 8.03333 °O / 46.62583; 8.03333 8° 02′ 0″ O / 46.62583 °N, 8.03333 °O / 46.62583; 8.03333
Areo 171,1 km²
Alteco 1034 m super marnivelo
Poŝtkodo 3818
Komunumkodo 0576
Grindelwald: La komunumo, Geografio, Ekonomio kaj trafiko
Mapo de Schattenhalb
Grindelwald: La komunumo, Geografio, Ekonomio kaj trafiko
vdr
Grindelwald: La komunumo, Geografio, Ekonomio kaj trafiko
Rigardo de la Suba Grindelwald-Glaĉero al la valo

La komunumo

Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la distrikto Interlaken. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nove kreita administra distrikto Interlaken-Oberhasli. La komunumo havis 3817 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio

Grindelwald situas sube de la fama Eigernordwand en la regiono de Jungfrau. Sur la areo de Grindelwald troviĝas la konataj Supra kaj Suba Grindelwald-glaĉeroj, kiuj inter 1590 kaj 1880 etendiĝis ĝis la tiama vilaĝo. Ekde tiam la glaĉeroj kun eta interrompo inter 1959 kaj 1883 retiriĝas.

Ekonomio kaj trafiko

La lokaj loĝantoj vivtenas sin ĉefe el turismo, vintre alvenas skiantoj, somere montogrimpantoj, naturŝatantoj. De Grindelwald ekveturas unu el la du trajnlinioj de la Jungfrau-Fervojo al la jugo de la Jungfrau. Grindelwald per la Bernaj Oberlandaj Fervojoj ligita kun Interlaken. Krom la Jungfrau-Fervojoj ankaŭ diversaj aliaj telferoj kaj montofervojoj havas sian elirpunkton en Grindelwald. Belega poŝtaŭtobuslinio konektas tra la montpasejo Granda Scheidegg kaj Rosenlaui-Valo Grindelwald kun Meiringen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Grindelwald datiĝas el la jaro 1146. En la 13-a jarcento la regiono de Grindelwald falis sub servuto de la Monaĥejo Interlaken. En la jaro 1349 ribelo kontraŭ la monaĥejo estis sufokita de la armeo de Berno. Fine de la 16-a jarcento la vilaĝo devis esti translokigita orienten, ĉar la Suba Grindelwald-Glaĉero, kiu kreskegis kun la tiama Eta Glaciepoko forglutis domon post domo. En la jaro 1669 la pesto mortigis 788 homojn, kio estis la plej granda parto de la tiama loĝantaro. En la jaro 1779 Johann Wolfgang Goethe restadis en Grindelwald. En la jaro 1828 okazis la unua surgrimpo de Jungfraŭ kaj en la jaro 1958 de Eiger. En la jaro 1890 estis inaŭguritaj la Bernaj Oberlandaj Fervojoj kaj en la jaro 1891 la unuaj skiantoj alvenis al Grindelwald, kio fariĝis la komenco de la vintra turismo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Tags:

Grindelwald La komunumoGrindelwald GeografioGrindelwald Ekonomio kaj trafikoGrindelwald HistorioGrindelwald Vidu ankaŭGrindelwald Eksteraj ligilojGrindelwaldAdministra distrikto Interlaken-OberhasliDistrikto InterlakenKantono BernSvislando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VikinovaĵojDuetila ketenoTerra e PaixãoOlga TaratutaLeviloAbrahamKoreioNeotropisoEsperantoLUAProjekto TohoJulia kalendaroDigesta sistemo17-a de julioLukto por la vivoInversa vakcinoSan-Paŭlo (urbo)OksigenoFacebookAlcácer do SalLatina lingvoJosep Maria TerricabrasAtal Bihari VajpayeeModelo de IsingEkssklavoHenrichshütteKinoBaza enspezoKia koincidoFingrumadoPermana stimulado de penisoAzioJambolHistorio de UkrainioErika LustRasismoPelișor (Lazuri)Agreste AlagoanoKlasika FilologioPodolioAktoroErotikaj helpilojVoksignoScienca literaturoKosmologio de MartinusLoka interŝanĝa sistemoForbesPernambuka Esperanto-AsocioGermania SuperiorIljinskaja (Rublovo-A. linio)DolarsignoProgramaroLaborkontraktoTridekjara MilitoGamelanoUniversitato de PécsAngla lingvoGustave EiffelLucky LucianoAnne FrankBankrotoManuel HalvelikPatsy Kensit1937Prilog-ViiMarbatalo (ludo)PoacojCitronoArtefarita vaginoKomunumoj en distrikto Satu MareVero🡆 More