Jos estas metropolo, administra ĉefurbo de subŝtato Jos-Altebena Ŝtato kaj universitata urbo en Niĝerio.
Jos | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 622 802 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 8° 53′ O 9.93333333333338.88333333333339° 56′ N, 8° 53′ O [+] | ||
Alto | 1 217 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jos [+] | |||
Jos situas en centro de Niĝerio sur altebenaĵo. Abuĝo troviĝas je 178 km-oj.
La loko estis loĝata jam ĉirkaŭ 3000 a.K. Jos fondiĝis en 1915, kiel vilaĝo "Gwosh". Baldaŭe la britoj trovis en la proksimeco stanon. Tiu portis prosperon. La minado daŭris ĝis la 1960-aj jaroj. En 1975 universitato fondiĝis. En 2001, 2008 kaj en 2010 konfliktoj okazis inter islamanoj kaj kristanoj.
Jos havas flughavenon. Tie estas fino de flanka trajno. Vojoj estas al Zaria kaj al aliaj urboj.
Jos estas industria urbo, kie oni produktas aŭ prilaboras nutraĵojn, bieron, sapon, ŝnuron, meblojn, cementon. Ankaŭ la konstruindustrio gravas.
Pro la favora klimato Jos estas ŝatata ferioloko. La temperaturo varias ĝenerale inter 21-25 °C.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jos (urbo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.