San Jose - tagaloge Bayan ng San Jose - estas urba komunumo en la Filipinoj, en la insulo Dinagato kaj la regiono Caraga, kie ĝi estas ĉefurbo de la provinco Dinagata Insularo.
La urbo havas 12 distriktojn.
San Jose | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Regiono | Caraga | ||
Poŝtkodo | 8427 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 375 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 949 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 125° 35′ O 10.008333333333125.5888888888910° 0′ N, 125° 35′ O [+] | ||
Alto | 24 m [+] | ||
Areo | 27,8 km² (2 780 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Jose, Dinagat Islands [+] | |||
San Jose kuŝas en la okcidenta marbordo de la insulo [1]. Surigao troviĝas 27, regiona ĉefurbo Butuano 119, Tacloban 151, Cebuurbo 185, Tagbilaran 190, Dabao 330, General Santos 436, ĉefurbo Manilo 713, Kezonurbo 714, Laoag 1059 kilometrojn (aere) [2].
Antaŭ la hispana erao indiĝenoj vivis en la insulo, ofte apartenantaj al reĝlando. La plena insulo estis deklarita municipo en 1855. Inter 1890 kaj 1990 estis el tio establitaj 6 apartaj municipoj. La insulo estis deklarita provinco en 1989, tamen laŭleĝe nur en 2006.
San Jose voje estas alirebla laŭ la insula ĉefvojo ambaŭflanke. La haveno havas pramajn ligilojn al diversaj filipinaj havenoj.
En San Jose vivas plej ofte katolikoj.
La klimato de San Jose estas klasifikita kiel tropika musona klimato. En ĉiuj monatoj pluvas averaĝe 1988 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article San Jose (Dinagatoj), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.