Komponaĵo, rezulto de la kemia reakcio sapiĝo, kiun oni uzas por lavi sin, tolaĵojn, ktp.
La vorto "sapo" renkontiĝas kiel unue en teksto de Plinio la pli maljuna, romia sciencisto. Jam temas pri produktaĵo farita el sebo kaj cindroj, sed ĝi estis uzita de la gaŭloj por kolorigi siajn harojn al rufo. Longtempe la homoj lavis sin sen uzo de sapo, ekzemple pere de varmega vaporo, kaj la tolaĵojn oni batadis en flua akvo por forigi la malpuraĵojn. La unua vera sapo estis elfarita en Mezopotamio, kaj la epoko de Krucmilito konatigis ĝin al la eŭropanoj.
Nuntempe en la urbo Halepo en Sirio oni plu elfaras sapon el olivoleo kaj natrio (ricevita el cindroj de salikorno), kun aldono oleon el laŭr-bero, kiun oni povas rigardi kiel la plej praava de la nun ekzistantaj sapoj. En hodiaŭa epoko tiu 100% natura sapo, ekĝuas bonfamon ĉe naturama publiko.
Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando.
Poste la elfarado de sapo disvastiĝis al aliaj havenoj de la Mediteranea Maro, tiel kiel Alikanto, Ankono, kaj la plej konata tiurilate : Marsejlo. Diversaj receptoj ekzistas : el vegetala aŭ animala graso, kun natrio aŭ kalio, ktp.
Post la Dua Mondmilito pli kompleksaj kemiaĵoj la detergoj emis anstataŭi ĝin. Sed nun tiuj lastaj suferas kritikojn de la ekologiismanoj.
Ekzistas proverboj pri sapo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sapo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.