John Alexander Reina NEWLANDS (26a de Novembro 1837 – 29a de Julio 1898) estis brita kemiisto kiu laboris pri la periodeco de elementoj.
John Newlands | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de novembro 1837 en Lambeth | ||||
Morto | 2-an de oktobro 1898 (60-jaraĝa) en Lower Clapton | ||||
Tombo | West Norwood Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto vd | ||||
Laborkampo | analiza kemio • kemio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | perioda tabelo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Newlands estis filo de skota pastro de Presbiterianismo kaj de lia itala edzino.
Li estis hejminstruita de sia patro, kaj poste studis en la Royal College of Chemistry. Li estis interesita en socialaj reformoj kaj en 1860 servis kiel volontulo kun Giuseppe Garibaldi en lia militkampanjo por unuigi Italion. Reveninta en Londonon, Newlands establis sin kiel analizkemiisto en 1864. En 1868 li iĝis ĉef-kemiisto de la Sukerorafinejo de James Duncan en Londono, kien li enkondukis nombrajn plibonigojn en la procezado. Poste li lasis la rafinejon kaj denove iĝis analizkemiisto kun sia frato, Benjamin.
Newlands estis la unua kiu pensis periodan tabelon de kemiaj elementoj aranĝitaj laŭ ordo de ilia relativaj atompezoj. Sekvante la laboron de Johann Wolfgang Döbereiner per triopoj kaj de Jean-Baptiste Dumas pri familioj de similaj elementoj, li publikigis en 1865 sian 'Leĝon de Oktavoj', kiu asertis, ke 'difinita elemento montros similan konduton al tiu de la oka elemento sekvanta en la tabelo. Newlands aranĝis ĉiujn tiam konatajn elementojn, starte per hidrogeno kaj fine per torio (atompezo 232), en ok grupoj de sep, kio similis al la oktavoj de muziko. En la tabelo de Newlands, la elementoj estis ordigitaj de la atomaj pezoj kiuj estis tiam konataj kaj estis nombritaj sekvence por montri sian ordon. Grupoj estis montritaj tra la tabelo, kaj la Periodoj irante suben – male al la nuntempa formo de la perioda tabelo.
La nekompleteco de la tabelo aludis al la ebla ekzisto de aldonak, nemalkovritaj elementoj. Tamen, la 'Leĝo de Oktavoj' estis ridindigita de kelkaj samtempuloj de Newlands, kaj la Societo de Kemiistoj ne akceptis lian laboron por publikigo.
Post Dmitrij Mendelejev kaj Lothar Meyer ricevis la Medalon Davy el la Reĝa Societo pro ilia posta 'malkovro' de la perioda tabelo en 1882, Newlands luktis por agnosko de sia pli frua laboro kaj finfine li ricevis la Medalon Davy en 1887.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article John Newlands, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.