Presbiterianismo estas kristana konfesia tradicio kiu devenas de la disvolviĝo de la instruoj de Johano Kalvino kaj liaj posteuloj ĉefe en Skotlando.
La nomo de la konfesio estas derivita el la termino presbitero (greke πρεσβύτερος), unu el la estraro de la baza eklezia unuo (presbiterujo) iom simila al diocezo. Tamen, plej multaj presbiterianaj eklezioj ne havas episkopojn. La pli grandaj presbiterianaj eklezioj havas ankaŭ organizajn nivelojn super la presbiterujo, kutime nomataj "sinodoj" kaj "ĝeneralaj asembleoj".
Presbiterianismo komenciĝis en la 16-a jarcento, kiam John Knox revenis al Skotlando post studado kun Kalvino en Ĝenevo.
La oficiala Eklezio de Skotlando estas presbiteriana, kaj ekzistas pluraj aliaj presbiterianaj eklezioj en tiu lando, kaj aliaj en Anglio, Kimrio, Usono, Kanado ktp. Presbyterian Church (USA) (Usona Presbiteriana Eklezio) estas la plej granda eklezia organizaĵo de la presbiteriana tradicio en Usono. Fine de 2014 ĝi havis 1 667 767 membrojn, 20 383 ordinitajn pastrojn, kaj 9 829 lokajn eklezierojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Presbiterianismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.