Sinodo - laŭ la greka vorto Σύνοδος - laŭ difino de esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas kunveno de pastroj por konsiliĝi kaj decidi pri ekleziaj aferoj.
En iuj kristanaj eklezioj la terminoj sinodo kaj koncilio foje uziĝas sinonime, kaj por iuj difinitaj kunvenoj ĉiam la unua aŭ dua termino. Tendence tamen eblas diferencigi, ke konsilio estu specifa tuteklezia kunveno, kunvokita de la plej altaj ekleziaj gvidantoj, kutime por decidi pri difinita esenca teologia demando, dum sinodo estu regula kunveno de tutekleziaj aŭ nur regionaj gvidantoj de eklezio, foje nur episkopoj, foje ankaŭ simplaj pastroj kaj laikoj, kies tasko estas komune gvidi la eklezion. Ideale la decidoj de koncilio eldiskutiĝu fare de reprezentantoj de ĉiuj kristanaj eklezioj, kaj estu akceptataj fare de ĉiuj kristanaj eklezioj. Aparte en la Prakatolika Eklezio kaj la eklezioj de Protestantismo, Anglikanismo kaj Ortodoksismo, la episkopaj sinodoj estas esenca kaj la principe supera gvida instanco, regule kunvenanta.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sinodo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.