Johan GADOLIN (1760–1852) (naskiĝinta la 5-an de junio 1760 en Åbo, mortinta la 15-an de aŭgusto 1852 en Virmo, Mynämäki) finna kemiisto kaj mineralogo, kaj malkovrinto de la kemia elemento Itrio kun atomnumero 39 kaj la unua de la raraj teroj, en la mineralo iterbito, kiu estis nigra ŝtono malkovrita de Carl Axel Arrhenius (1757-1824).
Li estis unu el la unuaj defendantoj de la teorio pri brulado de Antoine Lavoisier en Skandinavio. La mineralo "gadolinito", malkovrita en 1794, portas lian nomon same kiel la kemia elemento Gadolinio.
Johan Gadolin (1760–1852) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Malkovrinto de la kemia elemento itrio | |||||
Persona informo | |||||
Johan Gadolin | |||||
Naskiĝo | 5-a de junio 1760 en Turku, Finnlando (tiam en Svedujo) | ||||
Morto | 15-a de aŭgusto 1852 en Mynämäki, Finnlando (tiam en la Rusa Imperio) | ||||
Etno | Svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | latina • sveda • finna • rusa • germana • angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Finnlando vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | studis en Universitato de Upsalo kaj Reĝa Akademio de Turku | ||||
Familio | |||||
Patro | Jakob Gadolin vd | ||||
Infanoj | Jakob Algot Gadolin • Nils Anders Gadolin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • fizikisto • mineralogo • Wiki Esperantogeologo • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Torbern Bergman vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gadolin estis filo de Jakob Gadolin kaj Elisabeth Browallius, filino de Johan Browallius (1707-1755) kaj komencis studi matematikon en la Reĝa Akademio de Turku kiam li estis dekkvin-jara. Ĉar li konkludis ke la kurso de matematiko estis tro malfacila, li ŝanĝis siajn studojn por la kemia kampo. En 1779, li daŭrigis siajn studojn pri kemio, enirante en la Universitato de Upsalo, kiel lernanto de Torbern Bergman.
Gadolin famiĝis kiam li malkovris la unuan elementon de la grupo raraj termetaloj. En 1792, li ricevis specimenon de nigra kaj peza mineralo trovita el ŝtonmino de sveda vilaĝo Ytterby, proksima de Stokholmo. Ekde zorgaj eksperimentoj li izolis oksidon kiun li poste nomis "itrio". La "itrio" (fakte itria oksido) estis la unua konata kombinaĵo el raraj teroj. Tiuepoke ĝi estis konsiderata kemia elemento.
La mineralo, kiun Gadolin ekzamenis, estis nomumita "gadolinito" en 1800. La gadolinia oksido estis poste nomumita de ĝiaj malkovrintoj kaj tiu nomo estis donita liaomaĝe.
Gadolin estis profesoro pri kemio de la Akademio de Åbo, en 1797. Li estis unu el la unuaj kemiistoj kiuj faris ekzercojn de laboratorio al la studantoj. Krom tio, li permesis al la studantoj uzi sian laboratorion por privataj eksperimentoj.
Gadolin verkis, en 1798, la unuan ne-svedan gvidlibron pri la anti-flogistona teorio, sub la titolo "Enkonduko al Kemio". Malgraŭ ke la neorganika kemio kaj la analiza kemio estis la ĉefaj temoj en liaj publikaĵoj, li ankaŭ signifoplene kontribuis por la termokemio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Johan Gadolin, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.