La germana verkisto Jakob WASSERMANN naskiĝis je la 10-a de marto 1873 en Fürth kaj mortis je la 1-a de januaro 1934 en Altaussee, Steiermark, Aŭstrio.
Jakob Wassermann | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jakob Wassermann | ||
Naskiĝo | 10-an de marto 1873 en Fürth | |
Morto | 1-an de januaro 1934 (60-jaraĝa) en Altaussee | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | korinfarkto vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Hardenberg-Gymnasium Fürth vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Julie Wassermann-Speyer • Marta Karlweis vd | |
Infanoj | Eva Pierrakos • Albert Wassermann • Judith Wassermann • Charles Wassermann vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • romanisto • scenaristo • kritikisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La filo de juda komercisto komence elprovis sin en pluraj profesioj. Ekde 1896 li plene dediĉis sin al la verkado, laboris unue en Munkeno, poste en Vieno kaj ekde 1919 en Altaussee. Al lia amikaro apartenis ekz. Thomas Mann, Hugo von Hofmannsthal kaj Arthur Schnitzler. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien.
En sia verkaro Jakob Wassermann i.a. engaĝiĝis por justeco kaj kontraŭ indiferenteco. Dum la 1920-aj jaroj liaj verkoj atingis vastan legantaron. Poste ili pli/malpli falis en forgeson, ĉar la nazia reĝimo en Germanio malpermesis la verkojn de tiu ĉi juda verkisto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jakob Wassermann, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.