John Edgar HOOVER ( 1-a de januaro en 1895 en Washington, 2-a de majo en 1972 en Washington) estis fondinto de Federal Bureau of Investigation (FBI) (Federacia Oficejo de Enketado) kaj ties direktoro ĝis sia morto.
J. Edgar Hoover | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Edgar Hoover | |||||
Naskonomo | John Edgar Hoover | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1895 en Vaŝingtono | ||||
Morto | 2-an de majo 1972 (77-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Mortis per | spirhalto vd | ||||
Tombo | Kongresa Tombejo vd | ||||
Religio | Presbiterianismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Georgetown • Universitato George Washington • George Washington University Law School • Cardozo Education Campus vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro • politikisto • advokato • bibliotekisto • scenaristo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hoover vizitis la Universitaton de George Washington en sia hejmurbo, kaj finis ĝin en 1917 per jura diplomo. Li komencis laboron en la usona justic-ministerio kaj baldaŭ iĝis gvidanto de sekcio pri la registrigo de malamikaj eksterlandanoj. En 1919 iĝis li gvidanto de novkreita „General Intelligence Division”.
En 1921 li iris al Bureau of Investigation (BOI), kies direktoro li iĝis en 1924. Tie enkondukis li en 1925 centre administrita kartotekon por fingropremaĵoj. En tempo de Hoover-a ŝanĝo, BOI havis ĉ. 650 kunlaborantojn, inter tiuj 441 agentojn. La Bureau of Investigation (BOI) estis alinomumita en 1935 al Federal Bureau of Investigation (FBI) kaj tiel akiris pluajn rajtojn.
Hoover sukceis konstrui firman potencopozicion per neoficialaj notoj, kolektoj pri personoj de la publikaj aferoj, precipe pri politikistoj. Tio servis ankaŭ protekton de sia potenco. Post lia morto oni limigis la ofic-periodon de direktoroj al 10 jaroj.
Laŭ iuj kritikantoj Hoover estis transvestulo; mokuloj ŝanĝis lian duan antaŭnomon al la (virina) nomo "Edna". Lia sistemo de eblaj ĉantaĝoj tial laŭ la kritikantoj servis ankaŭ por protekti tiun socie ne akceptatan tendencon.
J. Edgar Hoover estis framasono kaj aktiva membro de „Federal Lodge No. 1“ en Vaŝingtono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article J. Edgar Hoover, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.