Interreto de aĵoj (pruntita el la angla Internet of things, mallongigita IoT ; IdA, pro ĝia akronimo en Esperanto) en telekomunikado estas neologismo por koncepto, kiu rilatas al cifereca interkonekto de ĉiutagaj objektoj prefere ol homoj al la interreto en inteligenta maniero, ŝlosila karakteristiko de tiu ideo .
Hodiaŭ la esprimo 'Interreto de Aĵoj' signifas la altnivelan interrilaton de aparatoj, sistemoj kaj servoj. Ĝi preterpasas la tradician M2M- koncepton de maŝino al maŝino kaj ampleksas tutan gamon de protokoloj, domajnoj kaj aplikaĵoj.
Ĉi tiu nova teknologio malfermas la pordon al sennombraj eblecoj, kaj en la akademiaj kaj en la industriaj kampoj. Tamen, tiaj eblecoj portas riskojn kaj kaŭzas gravajn teknikajn kaj sociajn defiojn.
IdA estas ideo el la komputila scienco kiu ekestis en la malfrua 20-a kaj frua 21-a jarcentoj: la koncepto de Interreto de Aĵoj estis proponita en 1999 fare de Kevin Ashton, en la Aŭtomate ID Centro de MIT, kie esploroj estis faritaj en la kampo de radiofrekvenca identiga reto (RFID aŭ inteligentaj etikedoj) kaj teknologioj de sensiloj. Kun la plej nova generacio de interretaj aplikaĵoj (IPv6- protokolo ) eblus identigi iun ajn specon de objekto per kodo.
La konektoj permesas ĉiun aĵon kolekti kaj interŝanĝi donitaĵojn kaj oni povas kontroli ilin de distanco aŭ fiksante regulojn aŭ ago-ĉenojn. IdA plibonigas la faciligon de vivo de homoj kaj iliaj ĉiutagaj aktivadoj. La Usona kompanio Cisco, kiu estas malantaŭ la iniciato IdA, kreis dinamikan "nombrilon", kiu ebligas taksi la nombron de "aĵoj" konektitaj de julio 2013 ĝis 2020.
Je la ekonomia nivelo, IOT enkondukis novan fazon de cifereca tutmondiĝo en monda komerco, kie komerco kaj transporto de fizikaj varoj estas anstataŭigataj per komerco de teknologiaj donitaĵoj. Robotoj estos programataj por produkti necesajn kaj individue adaptitajn varojn surloke.
Ekzemploj kie la Interreto de aĵoj fariĝis realaĵo:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Interreto de aĵoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.