Imamo Ŝamil (Avara lingvo: Шейх Шамил; Turka lingvo: Şeyh Şamil; Rusa lingvo: Имам Шамиль; Araba lingvo: الشيخ شامل naskiĝis 1797 en Gimry, Dagestano, mortis 1871 en Medino) estis religia ĉefo gvidanto de la ribelo de kaŭkaziaj montaranoj kontraŭ Rusio en la jaroj 1834-1859.
Imamo Ŝamil | |
---|---|
Imamo Ŝamil | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1797 en Gimry |
Morto | 1871 en Medino |
Tombo | Al-Baqi' |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Familio | |
Infanoj | Q18238691 • Gazi Muhammad |
Okupo | |
Okupo | politikisto • imamo |
Ŝamil staris fronte de teokratia ŝtato, nomata kelkiam kiel Imamujo de Ŝamil. Dum duonjarcento li haltigis Rusian Imperion antaŭ anekso de Ĉeĉenio kaj Dagestano.
Laŭdevene estis avaro, naskiĝis en aulo Gimra sur la teritorio de la avara ĥanato. Li ricevis zorgan religian edukitecon. En 1834, post morto de Gamzat-Bek iĝis la tria laŭvice imamo de la komunumo de montaraj popoloj kontraŭstaranta rusan ekspansion. Ligita kun la sufiisma religia korporacio nakŝbandio, la movado, kiu apogis plurajn batalojn de la islama popolo de Kaŭkazo kontraŭ Rusio.
Li montris nedubeblan organizan kaj militistan talenton, multfoje sukcesis dum batalado kun la Armeo de Rusia Imperio. Lia persona gvardio estis grupo de polaj kavaleriistoj-dizertintoj de la rusa armeo; pola oficiro komandis ankaŭ artilerion de la imamujo. Finfine li estis venkita la 25-an de aŭgusto 1859 en aulo Gunib, en meza Dagestano.
Reston de la vivo pasigis en rusa mallibereco. Oni tamen permesis al li pilgrimi al Mekao, dum kiu mortis en Medino, kie estis enterigita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Imamo Ŝamil, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.