Citaĵo: “28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo”.
Eoistolo al la Galatoj 3, 28).
Citaĵo el Genezo: “27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin (1, 27)”. – “Kaj la homo diris:
La Biblio komenciĝas ĝuste per tiu rakonto, en kiu la viro kaj virino estas kreitaj kune, tiom kune ke inter ili eksparkis perfekta simetrio kaj la sama digneco..
Sed estas la dua rakonto pri la kreo kiu havis pli da prefero, tiu en kiu la virino, generata el ripo de la viro, perfidis Dion kaj la edzon, kaj enigis pekon en la mondo.
La malsimetrio estas antaŭata en la edena ĝardeno per la sciigo pri "helpa" interveno de la virino, kaj asertata en la versego Gn 2, 18 “Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li”.
La prapeko, plenumita de la unua virino (Gn 3, 6), igas institucia la malsimetrio de la rolo de la du genroj. Post la peko la karakterizoj de la homo kaj de la virino estas malsamaj kiel aperas en la punoj (Gn 3, 16). Estas ĉie anoncitaj du fundamentaj karakterizo,j tradicie konstantaj por la virino: patrineco, ligita al la generado, kaj la tensio de la virino serĉi la realiĝon de si mem en la rilato kun la viro. . Nenio el la teksto emerĝas kiu indiku seksan aferon kiu, tamen, multe plaĉis al fantaziaj verkistoj aŭ al tiuj kiuj emis pentri Evan, kaj do la virinon, malbondona kaj delogantino.
La Hebrea Biblio indikas vir-regatan socion tipan de ĝia tempo. La juda virino devis respekti la Tanaĥan leĝon kiu limigis ŝian liberon: ekzemple, dum menstruo ŝi estis konsiderata malpura kaj io ajn, sur kio ŝi sidas aŭ kuŝas, ankaŭ malpuriĝas.
Tamen ne mankis elstarajn virinajn figurojn: vidu en Debora kiu atingis tion kio estis tiam la plej altan administran ŝarĝon, nome la kvalifiko de Shofetim, nome juĝisto kaj de regantino; sed necesis alveni al kanaanana Tamar, bofilino de Jehuda kiu prostituiĝis kaj koncipis Perez kaj Zerach; el ŝi descendos la tre amata Davido kaj la tuta reĝa davida gento. Ekzaltado de la virino aperas en la Psalmoj kaj en la Alta Kanto de Salomono.
En la evangelioj Jesuo estas prezentata proksima al la plej bezonuloj, ekzemple infanoj, lepruloj kaj virinoj.
Kun tiuj lastaj Jesuo kondutas libermaniere: li defendas prostituistinon el linĉado, permesas al malsanulino (l'virino kiu havis sangofluon) lin tuŝi (kaj ŝi tuj saniĝis).. Fine, resurektinta Jesuo riveliĝis unue al virinoj.
Tiu sinteno kuntrenis certe skandalon ne nur inter liaj mallaŭdantoj sed ankaŭ inter liaj intimuloj. Ja veras ke Paŭlo, atribuas egalan dignecon al la du seksoj, sed postulas ĉiukaxe al la virinoj, por ne skandali homojn, resti submetitaj al iliaj edzoj.
La egaleco inter viroj kaj virinoj en la kristanaj komunumoj estis defendata, inter la apokrifaj evangelioj, en la Evangelio laŭ Filipo kiu igas Marian Magdalan la edzino de Jesuo. Kaj la gnostika Dialogo de la Savanto igas Marian, kune kun Filipo kaj Tomaso, la preferata disĉiplo “kiu parolis kiel virino kiu sciis ĉion”. En la Evangelio laŭ Maria, post la krucumo, Maria Magdala instruas la apostolojn, estigante la reagon de Petro, incitita pro la neceso ŝin aŭskulti, “tre multe preferatan kompare kun ni”,
Citaĵo: “3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. 4 Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon. 5 Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita. 6 Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita. 7 Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro. 8 Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro; 9 ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro; (1Kor 11, 3 – 9)”.
Oni atribuas al Paŭlo kontraŭdiran pozicion rilate la rolon de la virino en la eklezio. Li, fakte, insistas en la provo akordigi la predikatan egalecon de tuta la homa genro (asertata en la epistolo al la Galatoj 3, 28) kun la konsilo donita submetiĝi al iliaj edzoj. Li, laŭ la Epistolo al la Romanoj 16, konsentas kun la “diakonino” Febe kaj salutas Junian, «indikatan inter la apostoloj kaj kiu estis en Kristo antaŭ mi»; laŭ la 1-a epistolo al la korintanoj (11, 5), la virinoj povas “profeti”, sed kelkajn postaj pasaĵoj, al la samaj virinoj estas malpermesite paroli en asembleoj kaj ordonite resti submetitaj al iliaj edzoj
En la paro Paŭlo proklamas la seksan egalecon, altrudas al la edzo respekti liajn edzinon, sed tio ŝajnas ne transiri la nuptan liton: “Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas la viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio (11, 3)”. Kompense, la “Pseŭdo-Paŭlo” de la 1-a epistolo al Timoteo (3, 2) kaj de la Epistolo al Tito (1, 6; 2, 5) establas ke la episkopo estu viro kaj invitas la virinojn "esti ĉastaj, bonaj, submetitaj al iliaj edzoj por ke la dia vorto ne estu miskreditigita”. Oni vidu ankaŭ la similtemajn pasaĵojn de la 1-a al Timoteo 2, 11-15.
En Kristanismo, la impreso ke Dio estas difinita per viraj terminoj, kiaj patro, sinjoro, reĝo, juĝisto, reasertataj, kiel eblis, en la arta ikonografio, estis plikonfirmita de la formulado de la triunua dogmo, kiu asocias al la ideo de «Dio patro» tiun de «Dio filo», dum la tria persono – neŭtre en la greka (pneuma) kaj ina en la hebrea (ruah) – estas tradukita, en la eŭropaj lingvoj, per la vira termino «Spirito».
Tamen ekzistis kristana-gonstika tradicio kiu priskribis Dion laŭ terminoj de seksa dualeco: gnostika preĝo recitis: ”De vi, Patro, kaj tra Vi, Patrino, la du senmortaj nomoj, gepatroj de la dia estulo».
Laŭ la gnostika Valentino, kvankam realo nepriskribebla, Dio povas esti esprimita kiel «Patro kaj Patrino de ĉio», aŭ «Patro Silento» (alogia, femine) kie la «Silento» estas la sino ricevanta la semon el la «nedirebla Fonto» generante parojn de vira kaj ina energioj.
Laŭ la '[[Apokrifo de Johano, en la momento de morto de la Krucumito, la apostolo Johano havis vizion pri “triforma aspekto” dirantan: “Mi estas la Patro, mi estas la Patrino, mi estas la Filo» kaj la Patrino estas priskribita kiel «la Patrino de ĉio ĉar ŝi ekzistis antaŭ ĉio. La seksa priskribo en Dio, aŭ en Ia triunua persono, aperas en multaj gnostikaj verkoj. Ĉu vere ili konfesis la seksan diferencon en Dio aŭ ĉu temis pli pri dialektika ekzerco por provoki la teologojn de la Granda Eklezio?
Kiam Ireneo de Liono estis verkanta, en la dua duono de la 2-a jarcento, svarmis la polemiko kontraŭ la gnostikaj doktrinoj kiu atakis ankaŭ la egalrajtan rolon entreprenitan de la virinoj en la kristanaj komunumoj. Tiel, ankaŭ Tertuliano verkis: “Tiuj herezaj virinoj, kiel aŭdacas! Ili ne moderecas kaj tiom maltimidas ke ili instruas, engaĝiĝas en disputoj, ekzorcas, sin devigas al pezaĵoj kaj, eble, ankaŭ baptas!” Kaj dekretis: “Ne estas permesite ke virino parolu en preĝejo, nek estas permesite ke ŝi instruu kaj baptu, nek ke oferu Eŭkaristion…” Ankaŭ en la Letero de Klemento el Romo al la Korintanoj estas aludate al tiuj devoj de la virinoj
En la tria jarcento, la apartigo kaj submetiĝo de la virinoj al la viroj en la kristanaj komunumoj, organizitaj kiel sinagogoj, en kiuj la judaj virinoj estis de ĉiam ekskluditaj el la aktiva partopreno en la kulto, estas tre praktikataj. Eblas ke elstara ĉeesto de judoj, eĉ se helenigitaj, favoris kaj altrudis tiun flankemetiĝan procezon. kiu tamen devus havi pli ĝeneralan eksplikon en la okazinta enigo, en la kristanaj komunumoj, de multaj mezklasaj familioj en kiuj, malsame ol en la malaltaj klasoj en kiuj la virinoj praktikis preskaŭ la samajn aktivecojn de la viroj, ekzistis plirimarkindan dividon de la roloj.
Kun Aŭgusteno de Hipono (354-430) la geedza seksago mem restas peko, sed tolerebla. La geedziĝo estas pravigita per tri funkcioj: proles, generi filojn, fides, esti fidele por eviti sekspekojn, sacramentum, la nesolveco de la geedziĝo kiel dia unuiĝo. Tamen tia doktrino trovis ĉiam pli malplion da komuna konsento.
En 593 oni koncilie kunvokiĝis en Mâcon, en kiu partoprenis 21 episkopoj. Inter ili, unu konfuzante inter la latinaj terminoj vir, homo virasence, kaj homo, nome "homa estulo", subtenis ke la virino ne povas difiniĝi "homa estulo", sed simple ke ŝi povas esti nomata "homo". Alivorte, ĉu la substantivo "homo" signifas "homa estulo vira" aŭ "homa estulo" sendepende de la seksa genro? Citante la Sanktan Skribon, la episkopoj povis pruvi ke "homo" estis intencita laŭ la dua senco, kaj la problemo eĉ ne eniris la oficialajn aktojn de la koncilia asembleo. . Pri tiu lingva, kaj ne doktrina, pensvagado, la unika disponebla fonto estas Gregorio de Tours en la Historia Francorum.
Laŭ la mezepokisto Jacques Le Goff ĝuste en la mezepoka kristana socio efektiviĝis plibonigo de la virina kondiĉo , kiu estis perdita en la 19-a jarcento pro la enmetiĝo de la burĝaj valoroj en la kristana socio.
Inter la virinaj figuroj en la mezepoka kristanismo:
Funinte la Centjara milito, la Eklezio nuligis la proceson kaj ŝin rehabilitis kaj igis kondamnita, postmorte, la precipan akuzanton . Hodiaŭ ŝi estas konsiderita Sankta kaj Patronino de Francio.
La konduto kaj la admiro pri tiuj virinoj modifis la animon de la popolo kaj precipe de la virinaj aspiroj.
Tomaso de Akvino dediĉas al la pozicioj de la virino rilate la viron kaj antaŭ Dio iujn demandojn de li debatitajn kaj solvitajn en sia Sumo de teologio.
En la demando 90, rilata al al la kredo de la homa estulo, (homo) kaj do de la animo, enkondukas la sekvajn sekvencajn problemojn: unue, la kreo de la animo kaj de la homo, due la kreo de la homa korpo kaj trie kiel lasta transiro la "alestiĝo" de la virino kiu estas diskutata en la demando 92.
La demando 92 turniĝas ĉirkaŭ la "Problemo de la origino de la virino". Tomaso artikolas la problemon per 4 esploroj:
Tomaso de Akvino rimarkigas ke laŭ la geneza pasaĵo 2, 22-23 la virino estis la lasta kreaĵo de Dio kaj ne estis kreita el nenio, kiel ĉiuj aliaj kreaĵoj, sed estis eltirita el ripo de Adamo. Fakte, atentigas Tomaso, “la virino ne devis esti kreita en la unua kreo de la aĵoj. Diras, ĉirilate, Aristotelo (De Generatione Animalium 2, 3) ke la virino estas viro nesukcesa. Sed nenio nesukcesa kaj senperfekta devis esti en la unua ekesto de la aĵoj. Do, en tia unua alestigo de la aĵoj la virino ne devis esti kreita».
Tie oni sin demandas kial Dio kreis la virinon, se li sciis ke ŝi estintus la kaŭzo de la origina peko: la motivo de ŝia kreiĝo kuŝas en la fakto ke, kiel skribite en Gn 2, 18, “… Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li”. Tio, asertas Tomaso, estas nure helpo al la generado, ne helpo por cetera aktiveco de la viro, por kiu pli taŭgus helpo de alia viro, anstataŭ de virino.
Oni komprenas kial la vira sekso (la virtus activa) kaj la ina (la virtus pasiva) estas unuigitaj en la plantoj, kies la pli nobla aktiveco estas la generado; en la superaj bestoj la du seksoj estas disigitaj, tiel ili kuniĝu nur en la oportuna tempo «ĉar en ili kuŝas io pli nobla ol la generado»; tiel okazas por la homa estulo, kies pli nobla aktiveco konsistas en la scio, kaj pro tio la du seksoj devas esti disigitaj.
Se veras ke laŭ Tomaso kaj Aristotelo, la virino – se komparata kun la viro – estas «viro nesukcesa», konsiderita en si mem (en ŝia universala naturo) laŭ Tomaso «la virino ne estas estulo nesukcesa, sed estas, laŭ la naturo konsisto, destinita la geerada aktiveco», antaŭvolita de Dio.
Tomaso allasas la subordigitecon de la virino al la homo, indikata en Gn 3, 16: «Vi estos sub la povo de via edzo», (kaj en Aŭgusteno, la subjekto aktiva estas pli nobla ol tiu pasiva. Gn. ad Litt. 12,16): sed Tomaso plieksplikas ke tiu subordigiteco ne samnaturas kun tiu konstatebla en la rilatoj inter mastro kaj servisto, «per kiu kiu ordonas utiligas siajn suborditojn por sia intereso», sed samnaturas kun la tipo «ekonomia kaj politika», laŭ kiu la reganto (praesidens) utiligas la sumetitojn pro ilia intereso kaj bono. Tia devas esti la natura submetiĝo de la virino rilate al la viro.
En la artikolo 2 de la sama problemo, Tomaso precizigas ke konvenis ke la virino, malsame la aliaj bestoj, devenus el la viro, ĉar tiu fakto atribuu pli altan dignecon al la unua viro kaj plue ĉar la «viro pli amu la virinon kaj al ŝi estu nedisige unuiĝinta ne nur pro la neceso de la generado sed ankaŭ pro aliaj bezonoj. En la 3 Tomaso konsente juĝas ke Eva devenis el la ripo kaj ne de aliaj eroj de la korpo ĉar «la virino ne devas regi sur la viro» (1Tm 2, 12) «kaj pro tio ŝi ne estis formita el la kapo», kaj pro la fakto ke ŝin oni ne rajtas malŝati kaj sklavigi «ŝi ne estis formita el la piedoj».
En la demando 93, artikolo 4, Tomaso pritraktas la tezon Paŭlo de Tarso (1Kor 11, 7), laŭ kiu la viro “estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro”. Tomaso, «jen en la viro jen en la virino troviĝas la bildo de Dio rilate la substanco de la bildo, nome rilate la intelektan naturon». Tamen «sun iuj neprecipaj aspektoj, la bildo de Dio ĉeesta en la viro ne trovighĝas en la virino.
Tiel klare aperas ke, spite de la multaj distingoj, Tomaso enviciĝas en la komuna opinio.
Tiu papo estis la unua kiu proklamis doktoro de la Eklezio fidelulojn de virina sekso. Fakte li nomumis al tiu digneco Terezan el Avilo kaj Katarinan de Sieno. Sub lia papado, la Kongregacio por la doktrino de la kredo promulgis (15-a de oktobro 1976) la deklaron Inter Insigniores per kiu estis reasertita la neebleco por la virinoj aliri sacerdotecon, ĉar tio kontraŭas la eklezian tradicion, ĉiam asertatan de la Patroj de la Eklezio kiuj, kune kun la tuta eklezio, kondamnis la kontraŭan praktikon de la gnostikaj komunumoj. Asertante tion, la papo refutas al argumentojn, tipe mezepokajn, per kiuj iuj teologoj pravigis la nealiron de la virinoj al la sacerdoteco. La unika vera motivo estas ke neniu rajtas aliri sacerdotecon se ne la elektitaj de Dio. La sacerdoteco ne pliigas la homan dignecon.
Spurinte sian antaŭulon, la 19-an de oktobro 1998 tiu papo nomumis Terezan el Lisieu x 32-a doktoro de la Eklezio, tria virino sin honorante per titolo kiu ekde 700 jaroj estis apanaĝo de nuraj viroj. .
En oficiala dokumento de la apostola seĝo titolita Ordinatio Sacerdotalis, Johano Paŭlo la 2-a revenis sur la problemo de la sacerdota ordinado konfirmante la neallaseblo de la virina sacerdoteco laŭ la motivoj alestigitaj en la deklaro Inter Insigniores.
Dum la [[Granda Jubileo 2000], papo Johano Paŭlo la 2-a publike pardonpetis pri la pekoj pasinte plenumitaj de ekleziuloj: inter la sep kategorioj de menciitaj pekoj, estas menciitaj ankaŭ la pekoj kontraŭ la digneco de la virino kaj kontraŭ la malplimultoj. Krome, la 10-an de julio 1995 li sendis leteron destinitan al «ĉiu virino» en kiu li pardonpetis pri la maljustaĵoj plenumitaj je la nomo de Jesuo Kristo, la rompo de la virinaj rajtoj kaj la kontraŭvirina historia miskompreno.
Dokumento koncernanta la virinojn estas tiu de julio 2004 direktita al la episkopoj de la Katolika Eklezio temanta pri la "radikala feminismo" subskribita kiel kardinalo preposto al la "Kongregacio por la doktrino de la kredo". En ĝi estas asertata la natura kaj revelaciita kunlaborado de la viro kaj virino. La sepan de oktobro 2012, do jam papo, li proklamis Doktoro de la Eklezio la mezeopokan monaĥinon Hildegard de Bingen.
En pasaĵo de la apostola instigo Evangelii Gaudium, Francisko parolis pri la rolo de la virino en la Eklezio. Kvankam asertante ke la sacerdoteco estas ekskluzive vira, la papo precizigis kiel posedi la povon administri sakramentojn (kio en la katolika eklezio estas prerogativo de viroj) ne igas la sacerodotojn pli indajn ol la aliaj baptitoj (kaj do ol la virinoj), ĉar ilia estas servo al popolo de Dio. Tial li invitis la teologojn esplori la eblan rolon de la virivo en la medioj kie oni dekretas gravajn decidojn por la Eklezio.
Ekde 11 de novembro 1992 la Eklezio de Anglio permesas ke virinoj ordiniĝu diakonoj kaj pastroj kaj, nun, eĉ episkopoj. Tion imitis kelkaj protestantaj komunumoj
Testi classici del cristianesimo sulla donna:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Historio de la virino en kristanismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.