Martiroj (v.
greke: martys = atestanto; martyrion = atestaĵo) estas anoj de ia religio aŭ konfesio, kiuj suferas mistraktojn, morton pro sia kredo. En pli vasta senco, ankaŭ konvinkitaj membroj de politikaj movadoj, kiuj mortis pro tiu konvinko, nomeblas martiroj.
Ekstremaj islamanoj nomas same martiroj tiujn teroristojn, kiuj eksplodigas sin kaj kunmortigas senkulpulojn.
Kristanoj ofte faras distingon inter vera martiro, kiu suferis la morton pro sia fido, kaj konfesinto, kiu "nur" konfesis sian fidon kaj suferis pro tio sed postvivis tion.
En frua epoko de kristanismo, Tertuliano verkis libreton por kuraĝigi la estontajn martirojn, kiuj estis enkarcerigitaj; Cipriano verkis pri la temo, kiel la eklezio traktu tiujn kristanojn, kiuj en tempe de persekutado malkonfesis sian fidon (la tiel nomataj "Falintoj"), sed post ĉeso de l' persekutado volas reveni al la eklezio.
Dum la mezepoko oftis ke oni adoras kiel martiroj reĝojn kiuj estis murditaj aŭ kiuj mortis dumbatale. En Anglio, eĉ dum la 17-a jarcento iuj adoris la senkapigitan Karlon la 1-an kiel martiro, kaj ankoraŭ estas Societo de Reĝo Karlo la Martiro kiu rite memoras lian mort-tagon.
El latinaj verkoj de Tertuliano aperis esperante Kuraĝigo al la Martiroj (Latina: Ad Martyres) - trad. G. Berveling; - 1986 - eld. VoKo, 12 p.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Martiro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.