La hanovra dinastio estas germandevena reĝa dinastio, kiu ekde 1714 regis Brition post la Stuartoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri dinastio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Hanovro (apartigilo). |
La unuaj britaj reĝoj el la hanovra dinastio regis en persona unio ankaŭ super la lando Hanovro, unue kiel princoj-elektistoj, poste kiel reĝoj.
Hanovra dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio | ||
Apero | 17-a jarcento vd | |
Lando | Reĝlando de Granda Britio • Germanio • Reĝlando Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Reĝlando Hanovro • Electorate of Brunswick-Lüneburg vd | |
Religio | protestantismo | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Ernesto Aŭgusto de Hanovro vd | |
Branĉo de | Dinastio Este vd | |
Regadoj | ||
Princoj-elektistoj de Hanovro | ||
Dum | 1692-1806 | |
Antaŭulo | ili mem kiel dukoj | |
Sekvanto | ili mem kiel reĝoj | |
Reĝoj de Hanovro | ||
Dum | 1815-1866 | |
Antaŭulo | ili mem kiel princoj-elektistoj | |
Sekvanto | reĝlando aneksita de Prusio | |
Reĝoj de Britio/Irlando | ||
Dum | 1714-1901 | |
Antaŭulo | Stuartoj | |
Sekvanto | Saksio-Koburgo kaj Gotao | |
Imperiestr(in)o de Hindio | ||
Dum | 1876–1901 | |
Antaŭulo | – | |
Sekvanto | Saksio-Koburgo kaj Gotao | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La hanovra dinastio estas branĉo de la dinastio Velfoj (Welfen), laŭdire devenanta el Henriko la Leono.
Ĝis 1714 la dinastio regis la princlandon Calenberg, kiu ekde 1692 fariĝis elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, ankaŭ nomata "lando Hanovro".
En 1714 la princo-elektisto de Hanovro heredis la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a. Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo):
En 1837, Viktoria heredis la britan tronon.
En la lando Hanovro, laŭ la salfranka leĝo nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis.
En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hanovra dinastio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.