Hispanio Guardia Civil

La Guardia Civil (civilgvardio), populare nomata la Benemérita, estas la unua korpuso de publika sekureco de nacia kompetenco en Hispanio.

Ĝi estis fondita de la 2a Duko de Ahumada, nome Francisco Javier Girón y Ezpeleta en 1844. Temas oficiale pri Instituto Armado (armita institucio) de naturo militista kiu, laŭ la leĝo Ley Orgánica 2/86, de 13s de marto de 1986, formas parton de la Fuerzas y Cuerpos de Seguridad del Estado (sekuristaro). Tiele la hispana konstitucio, en sia artikolo 104, fiksas sian ĉefan mision protekti la liberan uzadon de la rajtoj kaj liberecoj de la hispanoj kaj garantii la civita sekureco, laŭ la dependo el la registaro.

Guardia Civil
emblemo
Hispanio Guardia Civil
ĝendarmaropolico
Komenco 18-a de majo 1844 vd
Antaŭe Carabineros vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Calle de Guzmán el Bueno, Madrid
Agareo

ĝendarmaro
polico
armitaj fortoj

Moto El honor es mi divisa
Honoro estas mia insigno
Fondinto(j) Francisco Javier Girón vd
Ĉefestro(j) Félix Vicente Azón Vilas vd
Membro de Internacia Asocio de Ĝendarmaroj kaj Policoj de Armea Statuso • Eŭropa Ĝendarmaro vd
Filioj Civil Guard (Philippines) vd
Retejo Oficiala retejo
Hispanio Guardia Civil
Hispanio Guardia Civil
vdr
Hispanio Guardia Civil
Unua konata foto de Civilgvardio en Reinosa inter 1855 kaj 1857.
Hispanio Guardia Civil
La plej karaktera bildo de la Guardia Civil: paro de civilgvardianoj kun la tradicia trikorna ĉapelo.

Historio

Tiu polica korpuso estis fondita laŭ la modelo de la iama Santa Hermandad, kiu funkciis simile el 1476 al 1835. La ĉefa celo estis kontroli la vojojn kaj certigi la ĝeneralan sekurecon, kvankam oni propagandis ke tio necesas pro la nestabileco de la lando dum la Unua Karlisma Milito, reale ĝi utilis por protekti terposedantojn kaj burĝulojn el la atakoj de profesiaj ŝtelistoj (bandoleros) aŭ el simplaj rabetadoj fare de malriĉaj kamparanoj. Pro tio dum la dua duono de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a la Civilgvardio kreigis famon de kontraŭpopolaj policistoj perfortemaj kaj amikemaj de la terposedantoj.

Tiusence famiĝis dum la 1920-aj jaroj la poemoj kiuj poste kolektos la fama poeto Federico García Lorca en sia poemaro Cigana romancaro, kie aperas favore ciganoj (alia tradicia malamiko de la Civilgvardio) dum malfavore civilgvardianoj mem. Eble tio estis unu el la kaŭzoj ke li estos mortpafita komence de la Hispana Enlanda Milito (1936). En tiu milito, kvankam multaj civilgvardianoj restis lojalaj al la registaro de la Dua Hispana Respubliko, plej parte aliĝis al la flanko de la puĉistoj.

Simbolaro

Kvankam dekomence vestitaj el bluo, jam de la komenco ili uzis verdajn mantelojn por kamufli sin en kamparo kaj plej facile surprizi la suspektulojn. Ankaŭ de la komenco la tradicia dukorna ĉapelo estis rekonilo de la civilgvardianoj, heredita el ĉapeloj de nobeluloj de la fino de la 18a jarcento kaj komenco de la 19a jarcento.

Kazernoj

En ili loĝis ne nur la civilgvardianoj, sed ankaŭ ties familioj, kiel sistemo apartigi la civilgvardianojn el la loka loĝantaro kaj plej facile perforti aŭ subpremi la lokanojn. Por tiu celo foje oni uzis eĉ apartajn konstruaĵojn, kiaj kasteloj, monaĥejoj ktp. Tiuj instalaĵoj estis tradicie celo de terorismaj organizoj kiaj ETA, ĉefe, kiuj atencis kontraŭ ili eĉ en 89 fojoj, kaŭzante 33 mortintojn, same kiel aliaj organizoj (GRAPO, EGPGC, Terra Lliure). La plej mortigaj atencoj estis tiuj de Zaragozo, en 1987, kaj de Vic, en 1991, kiuj kaŭzis 11 kaj 10 mortintojn respektive.

Fotaro

Eksteraj ligiloj

Notoj

Tags:

Hispanio Guardia Civil HistorioHispanio Guardia Civil SimbolaroHispanio Guardia Civil KazernojHispanio Guardia Civil FotaroHispanio Guardia Civil Eksteraj ligilojHispanio Guardia Civil NotojHispanio Guardia Civil1844Hispana Konstitucio de 1978Hispana RegistaroHispanioLiberecoMilitistoRajto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VortokunfandoIrlanda lingvoLucinda RileyCambraiKanceroKastelo de Magny-en-BessinFonto (historio)Krampo (interpunkcio)Privacy BadgerEpigastroGdanskoMediaVikioReĝlando IsraeloISBNBukakoBaratoFederacia vojo 9Esprimo (matematiko)Justa uzoAnglioSeksa pozicioKlement GottwaldDarvinismoHinduismoVroclavoZoltán PeskóIrlandoAmerika blanka ibisoLeonoZaratuŝtroLa Vera Historio de Ah QWilmington (Delavaro)Prezidanto (respublikestro)TajvanoMoskva provincoStefano KellerAfrika LeviĝoCrocus City Hall-atakoSenjoroPriŝtinoPunktokomoNudismoOMOGratifiko (mono)RudaminaRapid-sketadoPrepozicioFranca lingvoRadomNomoj kaj epitetoj de JesuoBurojAmazon.comPanevėžysArmena Apostola EklezioPurimoWikipediaVikidatumojPontoCheile TurziiMozilla FirefoxUrsula K. Le GuinThe New York TimesLa Divina CommediaUrinadoArmenioAraba-israela konflikto🡆 More