Frankisma Hispanio

Frankisma Hispanio (historie nomita ankaŭ Faŝisma Hispanio aŭ Naciisma Hispanio dum la Hispana Enlanda Milito) estas termino kiu referencas al la periodo de la historio de Hispanio inter 1939, kiam Francisco Franco ekkontrolis Hispanion posts sia venko super la Dua Hispana Respubliko pere de enlanda milito; kaj 1975, kiam Franco mortiĝis kaj la tiama princo Johano Karlo, antaŭe nomumita de Franco mem, estis proklamita Reĝo de Hispanio.

Dum la Dua Mondmilito, ties eniro en la milito de la flanko de la Akso estis evitata inter aliaj faktoroj pro mondonacoj fare de la Brita Sekreta Spionservo (MI-6) kiuj konsistis en ĝis 200 milionoj da usonaj dolaroj. Hispanio tamen helpis Germanion kaj Italion varivoje. Post la Mondmilito la reĝimo de Franco evoluis el pura faŝismo al pli klasika aŭtoritatisma reĝimo.

Frankisma Hispanio
Plena origina nomo:
Estado Español
1-a de aprilo 1939 – 20-a de novembro 1975

Frankisma Hispanio

Frankisma Hispanio

epokigo de historio • historia lando • historia epoko • suverena ŝtato • organo
Geografio
Frankisma Hispanio
Ĉefurbo:
Areo:
856 045 km² 1940
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
25 877 971 1940
Ŝtat-strukturo
Marcha Real
Una, Grande y Libre
Plus Ultra
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Unuiĝintaj Nacioj

Frankisma Hispanio
vdr
Frankisma Hispanio
Francisco Franco, kaŭdilo de Hispanio de 1936 ĝis 1975, gvidis aŭtoritatisman reĝimon, kiu kontinuis ĝis lia morto kaj la Hispana transiro al demokratio.
Frankisma Hispanio
Frankisma flago uzata inter 1945 kaj 1977.

La Hispana Enlanda Milito startis kiel puĉo fare de hispanaj militistoj en la Iberia Duoninsulo (peninsulares) kaj en Hispana Maroko (africanistas) la 17an de Julio 1936. La puĉo havis la subtenon de multaj frakcioj de simpatiantaj el politika dekstro en Hispanio, inklude majoritaton de la pastraro de la Katolika Eklezio, la partianojn de Falange kaj monarkistojn sekvantajn de Alfonso aŭ de Karlistoj. La puĉo rezultis en enlanda milito kiu daŭris tri jarojn ĉar Faŝisma Italio kaj Nazia Germanio interkonsentis subteni la flankon de Franco, starte per la aviada transporto de africanistas al la duoninsulo. Aliaj subtenantoj estis la reĝimo de Estado Novo de Portugalio sub la regado de António de Oliveira Salazar, kaj la prezentado de la Enlanda Milito kiel "krucmilito" aŭ nova reconquista allogis la simpation de katolikoj kiel la partopreno de kelkaj irlandaj volontuloj. Kvankam la registaro de Unuiĝinta Reĝlando estis pli simpatia al frankistoj, dum la registaro de la Popola Fronto de Francio kliniĝis all a apogo al la Respubliko, ambaŭ landoj aplikis la ne-intervenan interkonsenton de Oktobro 1936. El Decembro 1936, la Dua Hispana Respubliko estis apogita nur de Sovetunio kaj Meksiko, sed ties helpo estis multe malpli granda ol tiu havigita al la Frankisma Hispanio.

Establado

La 1a de Oktobro 1936, Franco estis formale agnoskita kiel "Caudillo" -nura ĉefo- por la nova ŝtato Hispanio - nome hispanlingva korespondaĵo al la itala "duce" kaj al la germana "Führer" — fare de la Nacia Defendokomitato (Junta de defensa nacional), kiu regis sur la teritorioj okupitaj de Naciistoj. En Aprilo 1937, Franco tiukadre ekhavis ankaŭ la kontrolon de la Hispana Falango, tiam estrita de Manuel Hedilla, kiuj estis sukcedinta la fondinton José Antonio Primo de Rivera, kiu estis ekzekutita en Novembro 1936 fare de la respublikanoj. Franco unuigis ĝin kun la monarkiistoj Karlistoj, kiuj havis tutajn aliajn sintenojn, en tio kio estis konata kiel Falange Española Tradicionalista y de las JONS, ekde tiam la oficiala partio de la Frankistoj, kiuj aludis plej ofte al ĝi kiel la "Movimiento" (movado), speciale en la lastaj jaroj de la reĝimo. La Falangistoj koncentriĝis en la surloka regado, engaĝiĝe en la pluirado de la enlanda milito kaj de la subpremado dum la postmilito, kolektante denoncojn de realaj aŭ supozataj malamikoj kaj en la rekrutado de laboristoj por la novaj faŝismaj sindikatoj kiuj anstataŭis la fortajn UGT kaj CNT nun malpermesitaj. Kvankam estis ankaŭ elstaraj Falangistoj je la registara nivelo, ĉefe antax la fino de la Dua Mondmilito, estis pli altaj koncentroj de militistaj oficiroj kaj aliaj tradiciaj konservativuloj je tiuj niveloj. Tamen, teorie la Falango restis la nura politika partio laŭlonge de la tuta frankisma reĝimo kaj ankaŭ ties ideologio, nome la nacisindikatismo, restis la nura oficiala ideologio de la ŝtato.

La Frankistoj ekkontrolis Hispanion pere de kompleta kaj laŭmetoda elĉerpiga milito kiu inkludis la enprizonigon kaj ekzekutado de la hispanoj kiuj estis konsideritaj kulpaj (ofte kiel ekskuzo por aliaj celoj) esti subtenintaj la valorojn proklamitajn (almenaŭ teorie) de la Respubliko: regiona aŭtonomeco, liberala aŭ sociala demokratio, liberaj balotoj, agrara reformo kaj rajtoj por virinoj, inklude voĉdonrajtojn. La dekstristoj konsideris tiujn "malamikaj elementoj" nome "kontraŭ-Hispanio" kio estas la produkto de Bolŝevikoj kaj de "Jud-framasona konspiro", kiu estis evoluinta el la epoko de Klerismo kiam la unuaj propagandoj pri demokratio aperis. Je la fino de la Hispana Enlanda Milito, laŭ la kalkuloj de la propra reĝimo, estis pli ol 270,000 homoj en prizonoj kaj ĉirkaŭ 500,000 estis fuĝintaj al ekzilo. Grandaj nombroj el tiuj estis poste kaptitaj kiam ili revenis en Hispanion aŭ enmetitaj en naziaj koncentrejoj, el kiuj multaj miloj mortis en Mauthausen. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke pli ol 200,000 hispanoj mortis en la unuaj jaroj de la diktaturo el 1940–1942 kiel rezulto de politika persekutado, malsatego kaj malsanoj rilatitaj al la konsekvencoj de la konflikto.

La fortaj ligoj kiujn havis Hispanio kun la Akso rezultis en ties internacia ostracismo en la dekomencaj jaroj post la Dua Mondmilito kaj tiele Hispanio ne estis fondinta membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj ne iĝis ties membro ĝis 1955. Tio ŝanĝiĝis pro la Malvarma Milito kiu tuj sekvis la finon de la milito en 1945, ĉar la forta kontraŭ-komunismo de Franco nature kongruis kun la alianco kun Usono. Sendependaj politikaj partioj kaj sindikatoj etstis tute malpermesitaj laŭlonge de la daŭro de la diktatoreco. Tamen, ekis ekonomia stabiligo fine de la 1950-aj jaroj, kaj same ekis eksterlanda investado kio rezultis en rapida ekonomia kresko, konsumismo kaj relativa plialtigo de la vivnivelo, spite nepra amasa elmigrado el multaj regionoj.

La 26an de Julio 1947, Hispanio estis proklamita reĝlando, sed oni ne elektis monarkon ĝis 1969 kiam Franco establis Juan Carlos de Borbón kiel sia oficiala heredonto kiel ŝtatestro, super la hereda linio de la Dinastio de Burbonoj, laŭ kiu la trono estus korespondinta al la patro de Juan Carlos. Franco kiel ĉefministro estis sukcedota de Luis Carrero Blanco kiel klopodo pludaŭrigi la Frankisman reĝimon, sed tiu intenco tute malsukcesis kiam okazis atenco de ETA kontraŭ tiu en 1973. Post la morto de Franco en la 20a de Novembro 1975, Juan Carlos iĝis la Reĝo de Hispanio. Li akceptis la postan procezon de hispana transiro al demokratio, konstitucia monarkio kun balotita parlamento kaj regiona aŭtonomeco.

Registaro

Armitaj fortoj

Kolonia imperio

Frankismo

Amaskomunikiloj

Ekonomio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj

Tags:

Frankisma Hispanio EstabladoFrankisma Hispanio RegistaroFrankisma Hispanio Armitaj fortojFrankisma Hispanio Kolonia imperioFrankisma Hispanio FrankismoFrankisma Hispanio AmaskomunikilojFrankisma Hispanio EkonomioFrankisma Hispanio Vidu ankaŭFrankisma Hispanio Eksteraj ligilojFrankisma Hispanio NotojFrankisma Hispanio1939Akso Berlino-Romo-TokioAŭtoritatismoDua Hispana RespublikoDua MondmilitoEnlanda militoFrancisco FrancoGermanioHispana Enlanda MilitoHistorio de HispanioItalioJohano Karlo la 1-a (Hispanio)MI6Reĝo de Hispanio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Uzanto (komputiko)MalavioSankta LucioPekinoDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoSudafrika pingvenoMiguel de CervantesOropesa del MarMaren StoffelsOrdo (biologio)Arcaicam EsperantomGLATBarack ObamaJohann Gregor MendelKalmoHistorio de KanadoGeografia koordinatsistemoSultanlandoMidzadoMallaviDesamortizaciónNikotinoSvislandoPurpuraNubo.reDt1-NoninoJohann Martin RiesterKolombioPIVMetanoloUshuaiaBenzilacetonoWolfred NelsonŜtato Palestino20-a jarcentoSesdeknaŭo (seksa pozicio)ImperioZvěstovNino VessellaJordanoMalvola orgasmoPornhubAfrik-usonanojKalsonoColor Climax CorporationPecicaŬSebișDomoBlogoAkademio de EsperantoHundoRonald ReaganUkrainioTibor Bakonyi (politikisto)CisjordanioOlivier (salato)HispanioDistrikto Banská BystricaSeksallogoRSSMaho-ŝoĝo23-a de apriloEhud BarakSerĉilo-optimumigo🡆 More