Granda orcino (Orcinus orca) aŭ orko, konata ankaŭ sub la nomo „murda baleno, estas cetaco.
Bonvolu ŝanĝi la tekston kaj aldoni almenaŭ unu fidindan fonton." style="background:#ffeaea; color:#444444">[mankas fonto] estas cetaco. Ĝi apartenas al subfamilio orcinenoj (Orcininae), al kiu apartenas ankaŭ la malgranda orcino (Pseudorca crassidens).
Granda orcino | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Frua Plioceno - Nun | ||||||||||||||||
saltantaj orcinoj Grandeco kompare kun tiu de meza homo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Orcinus orca Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Vivareo de Grandaj Orcinoj (blua) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Masklaj orcinoj povas longi ĝis 10 m kaj pezi ĝis 9 tunojn. Femalaj orcinoj longas 8,5 m kaj pezas 5,5 tunojn. Kun tiuj dimensioj, orcino estas la plej granda specio de delfenoj. Ĝi havas grandan dorsan naĝilon, kiu longas ĉe maskloj ĝis 1,8 m. La kaposupro, brustaj, dorsaj kaj vostaj naĝiloj estas nigraj, la gorĝo kaj la ventro estas blankaj. La flankoj kaj la dorso estas nigraj kun la escepto de ovala blanka makulo super kaj malantaŭ la okuloj kaj unu varia „selo" malantaŭ la granda dorsa naĝilo. Tiu "selo" kaj la formo de la dorsa naĝilo servas la cetesplorojn kaj la identigon de la unuopaj cetoj.
Ili troviĝas dismare, sed plej ofte en la akvoj de arkto kaj antarkto. Ili preferas la bordoproksimajn akvojn kaj golfetojn. Grandaj orcinoj aperas eĉ ĉe la eŭropaj atlantikaj bordoj, precipe en la heringriĉaj akvoj ĉirkaŭ Islando kaj Norvegio. Aliloke ili troveblas nur escepte.
Orcinoj povas estis subakve 15 minutojn kaj naĝi kun rapido de 45 km/h. Ilia nutrado konsistas ĉefe el kalmaroj, birdoj, fokoj kaj fiŝoj same kiel aliaj delfenoj kaj cetacoj, kiel ekz. blua baleno, sed ĝi ĉasas eĉ ŝarkojn, kiujn ĝi murdas per specifa ĉastekniko. Eĉ blanka ŝarko apartenas al ĝiaj predaĵoj.
Orcino apartenas al la plej inteligentaj maraj rabobestoj. Ĝi ĉasas plej ofte en asocio kaj specialiĝas diverse:
Femala orcino (orcinino) naskas en ĉiu 4-a ĝis 5-a jaro post gravedeco de 15-16 monatoj. Orcinoj vivas en asocioj (lernejoj), kiujn gvidas pli maljuna orcinino. La orcinidoj restas eĉ post plenkreskado ĉe la familio. Tiu formo de matriarkeco estis pli frue nekonata ĉe predantaj bestoj vivantaj plej ofte en haremoj. Oni malkovris la aferon en la 1970-aj jaroj.
La fiŝvorantaj orcinaj grupoj (ĝis 100 kaj pli da bestoj) estas plej ofte pli grandaj ol tiuj orcinaj grupoj, kiuj manĝas aliajn marajn mamulojn (malpli ol 10).
Ina orcino povas vivi averaĝe 50 jarojn (malofte eĉ 80), dum viraj bestoj havas vivdaŭron de 30 jaroj (malofte ĝis 50).
Nomon kiel murda ceto aŭ murda delfeno aŭ murda baleno ĝi ricevis pro la atakoj kontraŭ mamuloj, ĉefe balenoj. Neniam okazas, ke orcino kaptas, murdas homojn aŭ formordas piedojn, krurojn, krom en kaptiteco.
Orcinoj neniam estis celo de fiŝkaptado (nur Sovetunio ĉasis ilin en la 1960-aj jaroj por furaĝo, por la felobestaj bienoj). Homoj ĉiam rigardis ilin kiel rivalojn. En la 1950-aj jaroj, la islanda registaro eĉ petis helpon de Usono por ekstermi ĉiujn orcinojn en la proksimaj akvoj.
La besto aperas ekde la 1960-aj jaroj en delfinarioj. Orcino aperis en la usona filmo Free Willy (Liberigu Vilĉjon) kiel Keiko. Tiu filmo donis al ĝi ioman pozitivan reputacion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Granda orcino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.