La frostiĝanta pluvo aŭ glaciiĝanta pluvo estas precipitaĵo, konsistanta el tro malvarmiĝintaj akvogutoj kaj kiuj tuj frostas atingante la grundon, formanta glacian surfacon.
Oni parolas pri frostiĝanta pluveto, se diametro de la tro malvarmiĝintaj gutoj estas malpli ol 0,5 mm.
Ĝi estiĝas, se inter la subajn kaj suprajn malvarmegajn (frostajn) aertavolojn penetras pli varma (super nul oC) aertavolo. Tiam la neĝo, estiĝanta en la supra aertavolo degelas en la meza tavolo al pluvoguto kaj transformiĝas en la suba tavolo al glacigrio aŭ frostiĝanta pluvo, depende de tio, ĉu la gutoj havis tempon glaciiĝi. La frostiĝanta pluvo glaciiĝas atingante la grundon, la ŝanĝiĝon de la materiostato ekas la puŝo (atingo de la grundo) kaj okazas tre rapide.
La frostiĝanta pluvo estas antaŭsigno de la mildiĝo de la malvarmega vetero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Frostiĝanta pluvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.