France Gall, veranome: Isabelle Gall (naskiĝis la 9-an de oktobro 1947 en Parizo, mortis la 7-an de januaro 2018 en Neuilly-sur-Seine) estis franca kantistino.
France Gall | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Isabelle Geneviève Marie Anne Gall |
Alie nomata | France Gall |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1947 en 12-a arondismento de Parizo, Francio |
Morto | 7-an de januaro 2018 (70-jaraĝa) en Neuilly-sur-Seine, Francio |
Edz(in)o | Michel Berger |
Ĝenroj | yé-yé • pop-muziko |
Profesio | kantistino |
Aktivaj jaroj | 1963-1995 |
Parencaj temoj | Michel Berger, Serge Gainsbourg, Julien Clerc, Véronique Sanson |
Persona informo | |
Naskonomo | Isabelle Geneviève Marie Anne Gall |
Aliaj nomoj | France Gall |
Mortokialo | kancero |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | germana • franca |
Loĝloko | Ngor • Quiberon • Parizo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Paul-Valéry |
Familio | |
Patro | Robert Gall |
Patrino | Cecile Berthier |
Edz(in)o | Michel Berger |
Amkunulo | Claude François • Julien Clerc • Bruck Dawit |
Infanoj | Raphaël Hamburger • Pauline Hamburger |
Parencoj | François Brochet Vincent Berthier de Lioncourt Denys Lable |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Ŝi devenis el muzikula familio. Ŝia avo partoprenis la fondadon de la "Petits Chanteurs à la Croix de Bois" (Junaj Kantistoj kun Ligna Kruco). Ŝia patro verkis kanzontekstojn por Charles Aznavour kaj Édith Piaf.
Ŝi komencis sian karieron en 1963, kunhelpe de sia patro, kun leĝeraj kanzonoj, kiuj en la tiama modo, miksis francajn parolojn kaj angl-usonajn ritmojn. Dum tiuj jaroj ŝi renkontis la jam faman Serge Gainsbourg, kiu verkis por ŝi petolemajn tekstojn. En jaro 1965 ŝi gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson, kio akirigis al ŝi veran furoron. Tiam ŝi aperis, kiel en la kanzono Poupée de cire, poupée de son kiel nura pupo, diska pupo el sonoj.
Sian veran plenecon ŝi atingis nur post kiam ŝi renkontis, en jaro 1974, la kanzoniston Michel Berger (ankaŭ kantisto mem). Por ŝi tio estis samtempe amafero (ili geedziĝis en 1976, en 1978 naskiĝis filino Pauline, kaj en 1981 filo‚ Raphaël) kaj artista plenumiĝo, ĉar la sentema, poeta, talenta kanzonverkisto scipovis elfari por ŝi plej belajn kanzonojn trafe kongruaj al ŝi kaj ŝia aparta, unika, infaneca sed intensa voĉo kaj mikso de "freŝeco" kaj intima profundeco. La unua inter tiuj majstroverkoj estis en 1974 Ma Déclaration (mia amdeklaro).
Krom tiu ŝiaj plej famaj kanzonoj estis:
La kanzonoj:
Pasinte la unuan periodon de senpezaj leĝeraj tekstoj por gufuja konsumo, ŝiaj kanzonoj unue plenaj de emocio, homa sento sed ankaŭ de feliĉo kaj amo, fariĝis iom post iom pli malserenaj.
Gajninto de Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Antaŭulo: | 1965 | Sekvanto: |
Gigliola Cinquetti | France Gall | Udo Jürgens |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article France Gall, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.