Gigliola CINQUETTI (Verono, Italio; 20-a de decembro 1947) estas fama itala kantistino kaj prezentisto de televido.
Gigliola Cinquetti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1947 (76-jaraĝa) en Verono |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | kantisto • aktoro • televida prezentisto • ĵurnalisto • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.bigcobra.net/gigliola.htm |
Estante 16-jara ŝi venkis en la Sanremo Festivalo en 1964 kantante kun Patricia Carli "Non ho l'età" ("Mi ne havas la aĝon"). Tiu venko permesis al ŝi reprezenti Italion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1964 en Kopenhago per la sama kanto, kie ŝi atingis la unuan venkon de Italio en tiu konkurso. Cinquetti krome iĝis la plej juna venkinto de la konkurso ĝis tiam. Poste nur unu artistino estis pli juna venkinto nome Sandra Kim en 1986.
Tiu kanto estis internacia sukceso, kaj restis 17 semajnojn en la brita vendolisto kaj finis la jaron kiel la 88-a plej bone vendita disko en Britio en 1964, io malofta tiam por ital-lingva materialo. La kanto estis vendita en ĉirkaŭ tri milionoj da ekzempleroj kaj ricevis platenan diskon en aŭgusto 1964. En 1966, ŝi registris "Dio, come ti amo" ("Dio, kiom mi amas vin"), kiu iĝis alia internacia sukceso.
En 1974, Cinquetti partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso denove, tiam en Brighton, Sussex, Britio. Ŝia kanto nomiĝis "Sì" ('Jes'), kio iĝis polemika en Italio en la kunteksto de referendumo por la laŭleĝigo de divorco) tiel ke la kanto iĝis malpermesita en Italio kaj la kanto sukcesis esti la dua post la kanto de sveda kvarteto ABBA nome "Waterloo".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gigliola Cinquetti, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.