Sussex estas graflando (regiono) en suda Anglio, ĉirkaŭ la urbo Brighton.
Tiu ĉi artikolo temas pri la graflando de Anglio. Pri aliaj uzoj de la vorto vidu la apartigan liston Sussex (apartigilo). |
Sussex estas unu el la 39 tradiciaj graflandoj de Anglio. Hodiaŭ ĝi estas dividita administre je subregionoj West Sussex (1989 km², ĉefurbo Chichester), East Sussex (1759 km², ĉefurbo Lewes) kaj la areo de urbo Brighton and Hove, kiu estas ekde 1997 memstara urbodistrikto. Sussex limas norde al Surrey, nordoriente al Kent, okcidente al Hampshire kaj sude al manika markolo. Ĝis 1974, Sussex estis ceremonia graflando, post tiam la funkcion transprenis West Sussex kaj East Sussex.
Sussex | |||
---|---|---|---|
eksa Graflando | |||
Flago | Blazono | ||
historia kantono de Anglio [+] | |||
Lando | Anglio | ||
Ĉefurbo | Chichester aŭ Lewes | ||
- koordinatoj | , 0° 8′ 29″ U 50.9471026998-0.14137269474650° 56′ 50″ N, 0° 8′ 29″ U | ||
Areo | 3 783 km² (378 300 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 613 316 [+] (2011) | ||
Denseco | 426,46 loĝ./km² [+] [+] | ||
Sussex | |||
Vikimedia Komunejo: Sussex [+] | |||
La nomo signifas Suda areo de la saksoj kaj estas ekde 477 dokumentita. La reĝlando Sussex estis malgranda reĝlando de la anglosaksoj, sed venis en la 8-a jc. sub regadon de la najbara reĝlando Wessex, en kiu ĝi disvolviĝis en 823. La kontraŭsituanta Normandio havis kun Sussex jam antaŭ la invado de 1066 intensajn kontaktojn. Hastings, la loko de la decida batalo situas en tiu areo.
La hodiaŭa Sussex estas grandparte ebena, kun montetaj ĉenoj kiel South Downs kaj Weald kiel plej granda altaĵoj. La riveroj estas mallongaj kaj ne gravaj. Ĝi situas apud la marbordo, kiu donas gravan ekonomian faktoron por la graflando. Krom Brighton, ankaŭ Bognor Regis kaj Eastbourne estas gravaj maraj banlokoj. En la landinterno regas ĉefa fruktokultivado kaj bovobredado.
La plej grandaj urboj de Sussex estas Burgess Hill, Brighton, Chichester, Crawley, Eastbourne, Hastings, Haywards Heath, Lewes kaj Worthing.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sussex, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.