GÁLL Ernő (ga:l) estis rumania hungara redaktoro, sociologo, filozofo, universitata profesoro naskita en Nagyvárad la 4-an de aprilo 1917 kaj mortinta en Kluĵo la 17-a de majo 2000.
Ernő Gáll | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1917 en Oradea |
Morto | 17-an de majo 2000 (83-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Gáll • Éva Gáll |
Okupo | |
Okupo | sociologo • redaktisto • verkisto |
Ernő Gáll la mezlernejon finis en Oradea, la universitaton li komencis en Kluĵo en la jurfakultato, poste li daŭrigis kaj finis la fakon pri filozofio (1941). Siajn unuajn sociologiajn kaj politologiajn verkojn li aperigis en 1935–36 la Nagyváradi Napló, ekde 1938 en la revuo Korunk. Ekde aŭtuno de 1942 li faris laborservon kaj en novembro 1944 li estis deportita. Li liberiĝis el la internejo de Buchenwald la 11-an de aprilo 1945. Post la hejmenveno, li iĝis la ĉefredaktoro de gazeto Igazság de Kluĵo, de februaro 1949 profesoro pri filozofio en la Universitato Bolyai de Kluĵo, poste ekde 1959 en Universitato Babeş–Bolyai de Kluĵo. Dume li estis respondecredaktoro de Utunk (1949–52), vicrektoro de Universitato Bolyai (1952–56), fine la ĉefredaktoro de reaperinta Korunk (1957-1984).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ernő Gáll, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.