Entalpio de vaporigo, aŭ latenta varmovaporigo aŭ vaporiga entalpio, estas la varmo necesa por transformi certan kvanton da substanco el la likva al la gasa stato sub certa premo (ofte atmosfera premo, ankaŭ en STP).
Ĝi ofte mezuratas sub la normala bolpunkto de iu substanco. Kvankam la valoroj prezentataj ordinare korektiĝas al 298 K, la korekto kutime estas pli malgranda ol la necerteco de la mezurita valoro.
La entalpio de vaporigo estas temperaturo-dependa, kvankam konstantan varmon de vaporigo oni povas dedukti por etaj temperaturaj rangoj kaj por reduktita temperaturo Tr<<1.0. La entalpio de vaporigo malpliiĝas laŭgrade kiel la temperaturo plialtiĝas kaj ĝi komplete nuliĝas ĉe la krita temperaturo (Tr=1), ĉar supra ol la krita temperaturo la fazoj likvaj kaj gasaj ne plu ekzistas, ĉar la substanco estas ia superkrita fluidaĵo.
La valorunuoj kutime stariĝas en J/molo aŭ kJ/molo (egalvaloranta al unu molo da entalpio de vaporigo), kvankam kJ/kg aŭ J/g (specifa varmo de vaporigo), kaj pli antikvaj unuoj kiel kcal/mol, cal/g kaj Btu/lb kelkfoje uzatas, interalie.
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Entalpio de vaporigo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.