Ejea de los Caballeros estas hispana urbo kaj municipo en la provinco Zaragozo, en la regiono Aragono.
Ĝi situas en la komarko Cinco Villas kaj apartenas al la samnoma jurisdikcia distrikto. Kun areo de 609,92 km² kaj populacio de 17.036 loĝantoj (INE 2021), ĝi estas la dua plej granda municipo en Aragono kaj la kvara kun la plej alta nombro da loĝantoj en la provinco. La loknomo de la urbo en la aragona estas Exeya d'os Caballers. Ambaŭokaze la dua parto de la loknomo estas komprenata kiel de la Kavaliroj; tiukadre aperas kavaliro en la municipa blazono.
Ejea de los Caballeros | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Aragon | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 50600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 135 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 1° 8′ U 42.1272823-1.13843342° 8′ N, 1° 8′ U [+] | ||||
Alto | 346 m [+] | ||||
Areo | 609,922781 km² (6 099 2.2 781 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ejea de los Caballeros [+] | |||||
Ĝi estas for 75 km de la ĉefurbo Zaragozo, kaj 43 km de Tudela (Navaro).
Pro la etendaĵo de la municipo de Ejea de los Caballeros, ĝi estas unu el la plej grandaj hispanaj municipoj, kun areo de 609,92 km². Ĝi inkludas ok kamparajn kvartalojn, kiuj estas plurajn kilometrojn for de la ĉefurbo de la municipo, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de la komarko Cinco Villas. En alfabeta ordo (ne inkludante la ĉefurbon) estas jenaj: Bardenas, El Bayo, Farasdués, Pinsoro, El Sabinar, Rivas, Santa Anastasia kaj Valareña.
La municipo absorbis du iamajn municipojn: Farasdués kaj Rivas, kaj pliajn 6 koloniigurbojn: Pinsoro, El Bayo, Bardenas, Valareña, Santa Anastasia kaj El Sabinar. Ĝiaj limoj estas: norde kun Sádaba, Biota, Luesia kaj Asín; oriente, kun Orés, Luna, Erla kaj Castejón de Valdejasa; sude, kun Tauste; kaj okcidente, kun Bardenas Reales, en Navaro.
Ejea situas en la centro de depresio kovrita de Kvaternaraj sedimentoj, de antaŭ miliono da jaroj, rilate al la rivera sistemo de Arbas-Riguel-terasoj, tial la reliefo de la komunumo estas ĉefe plata, kun nur etaj altaĵoj. Ejea situas je 320 metroj super la marnivelo, malalta altitudo kompare kun la 525 m de la najbara urbo Luna.
En la teritorio de Ejea de los Caballeros estas multaj rezervejoj de akvo pro la netrasableco de la grundo, precipe en lokoj de kalkoŝtona materialo. Estas bona specimeno de lagetoj kaj diglagoj de diversaj grandecoj kaj proprecoj: la lageto El Moncayuelo, la lageto Bolaso, la lagetoj El Gancho kaj El Sabinar kaj la akvorezervujo San Bartolomé, same kiel aliaj pli malgrandaj akvorezervejoj. La lastaj pli modernaj kaj pli grandaj diglagoj estas Laverné kaj Malvecino.
Dum la lastaj 15 jaroj, kun supreniroj, la loĝantaro de la 9 loĝantarcentroj de la komunumo stabiliĝis inter 16 500 kaj 17 000 loĝantoj.
Arkeologoj trovis spurojn de homa agado de 8000 a.K. en la arkeologia loko de la supra parto de Ejea, antaŭ la preĝejo de Santa María, en la koro de la kvartalo Corona.
La unuaj historiaj informoj aperas kun la ĉeesto en "Segia" de la suesetanoj, keltparolanta popolo parenca al la granda belga tribo suesones. La nomo de "Ejea" devenas de "Segia". La graveco de "Segia" ene de la suesetana teritorio ankoraŭ estas nekonata. La ĉefurbo de suesetanoj estis Corbio, kiu estis detruita de romia armeo sub la komando de la konsulo Terencio Varono en la jaro 184 antaŭ Kristo, kaj poste la suesetana teritorio estis cedita al vaskoj.
Post kiam Romo supozis rektan kontrolon de la teritorio, ekzistas dokumento, la "Bronzo de Ascoli", de 89 a.K., en kiu Gnaeus Pompeo Strabono donis romian civitanecon al naŭ kavaliroj de Segia, integrita al la tielnomita "Turma salluitana", kiel rekompenco pro iliaj armeaj agadoj en koncerna milito. Dum la regado de Roma. Segia kaj aliaj urboj en Cinco Villas, kiel Tarraca (eble Los Bañales de Uncastillo), estis submetitaj al intensa romianigo, motivita per intensa kultivado sur la ebenaĵoj de la areo de tritiko kaj aliaj cerealoj. La vojo Caesaraugusta (Zaragozo)-Pompelo (Pamplono) estis la spino de la komunikadoj, kiuj transiris tiujn terojn. La romianoj ankaŭ etendis larĝan reton de sekundaraj vojoj.
La falo de la Roma Imperio markis periodon de malkresko por Ejea. Ekde la jaro 545, ĝia teritorio eniris en procezon de senhomiĝo kaj malpliiĝo de sociekonomia vivo. La visigotoj nomis la urbon Egessa, kies nomo aperas sur kelkaj moneroj.
La alveno de la islamanoj en la areo okazis en 714, tri jarojn, post kiam ili alteriĝis sur la Ibera Duoninsulo. Aplikante konvertan politikon, la islamanoj atingis pakton kun grafo Kasio: li konvertiĝis al Islamo, konservante ĉiujn siajn havaĵojn sed omaĝante al la nova potenco. Tiel, la muladia dinastio de la Banu Qasi estis naskita. Sub islama rego, la grandurbo ricevis la nomon Siya.
Kadre de la Rekonkero, la reĝo de Pamplono Sancho Garcés la 1-a volis rekonkeri Siya en la jaroj 907-908, same kiel Sancho Ramírez en 1091, en ambaŭ okazoj sen sukceso. En la jaro 1105 Alfonso la 1-a, la Batalisto, reĝo de Aragono kaj Navaro, reakiris la urbon por la kristanoj, kaj ĝi estis renomita Exea [eĤEa]. Krom la kristanaj setlantoj, Exea kreskis kun la alveno de judoj. En la jaro 1208, Petro la 2-a de Aragono donis al ili la kastelon Ortes por ĝia reloĝigo. Inter la plej gravaj mezepokaj konstruaĵoj estas la preĝejo de Santa María, konstruita en 1174, kaj tiu de San Salvador, konsekrita en 1222.
En 1265 Jakobo la 1-a la Konkerinto kunvokis Ĝeneralajn Kortegojn en Ejea, en kiuj finis modeligi la figuron de Plej Granda Juĝisto de Aragono, kiu devis solvi la disputojn inter la monarkio kaj la nobelaro. En la Hispana Milito de Sukcedo, Ejea agis en favoro de la Arkiduko de Aŭstrio, pro kio ĝi estis sieĝita fare de la armeo de Filipo de Anĵuo. Ordonita de la markizo de Saluzo, la trupoj prirabis kaj bruligis la urbon. La loĝantoj de Ejea de los Caballeros kontribuis al la batalo kontraŭ la francoj ankaŭ dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, formante kelkajn gerilojn, kiuj iris batali en Tudela. Unu el la heroinoj de la unua Sieĝo de Zaragozo, Juliana Larena y Fenollé, estis de Ejea.
En la 20-a jarcento, la laborista movado havis gravan ĉeeston en Ejea kaj ĝia regiono, kun la tre forta Ĝenerala Sindikato de Laboristoj. La socialistoj de la Cinco Villas estis implikitaj en la ribelo de Jaca. Ekonomie, Ejea estis tre modernigita komence de la 20-a jarcento. Transportado pliboniĝis per la konstruado de la fervojo de Sádaba ĝis Gallur en 1915, kiu malkarigis transporti la produktojn de la regiono, kies produktado pliiĝis je la sinsekvaj vastiĝoj de irigacio.
La konstruado de la akvorezervujo Yesa kaj la kanalo Bardenas multe pliigis la produktadon de cerealoj kaj betoj kaj faciligis la starigon de agronutraj industrioj. La kanalprojekto devenas el 1924 kaj la akvujoprojekto el 1926. En 1959 ambaŭ infrastrukturoj estis inaŭguritaj kaj la ses setlejurboj de Ejea estis konstruitaj. En 2004 ekfunkciis la akvorezervujo Malvecino, kun areo de 118 hektaroj kaj kapacito de 7 kubaj hektometroj, kaj en 2009 la plej granda de Laverné, kiu okupas areon de 218 hektaroj kaj havas kapaciton de 38 kubaj hektometroj.
La du fratigitaj urboj de la municipo "Ejea de los Caballeros" estas:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ejea de los Caballeros, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.