Santa Anastasia estas hispana loĝloko en la municipo Ejea de los Caballeros, en la komarko Cinco Villas.
En la jaro 1999 ĝi havis 504 loĝantojn. En 2020 ĝiaj loĝantoj estis 386 homoj (212 viroj kaj 174 virinoj). Ĝi estas parto de la ok kamparaj kvartaloj, kiuj konsistigas la municipon Ejea de los Caballeros, kune kun Bardenas, El Bayo, El Sabinar, Farasdués, Pinsoro, Rivas kaj Valareña.
Santa Anastasia | |||
---|---|---|---|
loĝloko | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 1° 14′ U 42.1400249-1.230311142° 8′ N, 1° 14′ U [+] | ||
Alto | 346 m [+] | ||
| |||
| |||
Ĝia alteco sur la marnivelo estas 397 m kaj ĝi estas for 90 km de la aragona ĉefurbo Zaragozo.
Oni konstruigis la novan urbeton dum la 1950-aj jaroj, tiel ke ĝiaj loĝantoj povis kultivi la novan irigaciitan kamparon post la konstruado de la Yesa-rezervujo kaj la Bardenas-kanalo.
Ĝia inaŭguro estis la 8-a de aprilo 1959. En majo 1967 loĝis en la urbo 127 setlantoj el Ejea de los Caballeros, Rivas, Nuévalos, Castejón de Valdejasa kaj Ibdes.
La nomo Santa Anastasia estis prenita de loko tielnomita, kie malgranda ermitejo dediĉita al la Virgulino de Kapadokio, Anastasia, situis apud la fonto nomita Fontananzas, kiu ne estas malproksime de la rivero Riguel.
En septembro de 2019 oni celebris la 60-a datrevenon de la alveno de la unuaj loĝantoj al la nova koloniiga urbeto.
La festoj normale koincidas kun la antaŭlasta semajnfino de julio. Ili estas kutime 5 tagoj, finiĝantaj dimanĉe. La lastaj tri tagoj, bovidinoj estas tenitaj en malliberejo kaj en placo, preparitaj por la evento. Sabate nokte estas kutime ludi la bovon de fajro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Santa Anastasia, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.