El Sabinar estas vilaĝo en la municipo Ejea de los Caballeros, de provinco Zaragozo, kiu apartenas al komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.
El Sabinar | |||
---|---|---|---|
loĝloko | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 1° 14′ U 42.0833211-1.231878842° 5′ N, 1° 14′ U [+] | ||
Alto | 346 m [+] | ||
| |||
| |||
Ĝia nomo devenas de la flaŭro, kiu enloĝis la areon, ĉefe temas pri la nigra junipero (hispane: "sabina negra", science: "Juniperus phoenicea"); tio ankoraŭ troviĝas en la tuta areo nomita "Aragona Bardeno".
Ene de la municipo "Ejea de los Caballeros", la areo asignita al "El Sabinar" estas iom pli ol 4 483 hektaroj. Multaj el ĝiaj teroj, kun troa saleco, donis bonegajn rezultojn dediĉinte ilin al la kultivado de rizo, pro la bona kvalito de la akvoj venantaj el Pireneoj. La alteco de "El Sabinar" sur la marnivelo estas 310 m. Ĝia distanco al Zaragozo estas proksimume 68 km, kaj ĝia distanco al Ejea de los Caballeros 14'5 km.
Laŭ ŝtataj datenoj de "Nacia Instituto de Statistiko" (INE), en 2021 entute 176 homoj vivis en la urbo.
Demografiaj datenoj de "El Sabinar" inter la jaroj 2000 kaj 2021:
240 (2000) - 236 (2002) - 218 (2004) - 224 (2006) - 241 (2008) - 198 (2010)
190 (2012) - 191 (2014) - 190 (2016) - 167 (2018) - 176 (2021)
La konstruado de El Sabinar komenciĝis en majo 1956, sed pro diversaj kialoj ĝiaj unuaj loĝantoj ne alvenis tie ĝis decembro 1962. Komence estis konstruitaj 126 domoj kaj 113 familioj de setlantoj loĝis en la urbeto.
Ĝi estis la lasta el la setlanturbetoj de la komarko "Cinco Villas", kiu komencis enhavi loĝantojn. Multaj el la setlantfamilioj, kiuj moviĝis al "El Sabinar" venis de "Novillas", Ejea de los Caballeros, "Gallur", "Uncastillo", "Tauste" kaj de la zaragozaj kvartaloj "Santa Isabel" kaj "Alfocea". Tio igis ĝin la urbo kun setlantoj venantaj de pli da lokoj, igante neniun devenlokon superregi pro sia granda nombro da setlantoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article El Sabinar, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.