Valareña

Valareña estas urbeto en la municipo Ejea de los Caballeros, de la provinco Zaragozo.

Ĝi apartenas al komarko Cinco Villas en la historia hispana regiono Aragono.

Valareña
Valareña
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo , 1° 19′ U 42.132227-1.309453142° 8′ N, 1° 19′ U [+]
Valareña (Provinco Zaragozo)
Valareña (Provinco Zaragozo)
DEC
Valareña
Valareña
Situo de Valareña
Valareña (Hispanio)
Valareña (Hispanio)
DEC
Valareña
Valareña
Situo de Valareña
Alia projekto
Valareña Vikimedia Komunejo Valareña [+]
Valareña
Valareña
vdr

Loknomo

La nova urbeto ricevis la nomon de "Valareña" kiel omaĝon al proksima intermonto, kiu estas ligita al intermontoj "Valtuerta" kaj "Malvecino". La unua referenco al tiu loknomo devenas de 1306 kiel "Las Ballyarenyas". Arenya estas la evoluo de la latina adjektivo ARENEA (sabla).

Geografio

Ĉirkaŭ la urbeto Valareña, la tera surfaco destinita al kulturado preskaŭ atingas 3 950 hektarojn. Valareña situas je proksimume 364 m sur la marnivelo. Ĝia distanco al Ejea estas ĉirkaŭ 15 km, al Tudela ĉirkaŭ 29 km kaj al Zaragozo ĉirkaŭ 80 km.

Demografio

Evoluo de la loĝantoj en Valareña de la jaro 2000 ĝis 2018:

    379 (2000) -- 373 (2002) -- 360 (2004) -- 357 (2006) -- 357 (2008)
    335 (2010) -- 342 (2012) -- 294 (2014) -- 282 (2016) -- 290 (2018)

Valareña, kiel aliaj urbetoj, suferis malpliiĝon de sia loĝantaro pro mortoj kaj la foriro de la plej junaj serĉante pli bonan estontecon.

Historio

Ĝi estis fondita la 8-an de aprilo 1959. Oni faris en ĉi tiu urbeto la disdono de kultivotaj terenoj inter la novaj setlantoj la 12-a de decembro 1962, dato de la alveno de la unuaj 50 familioj, venantaj el Ejea de los Caballeros, "Rivas", "Zaragozo", "Uncastillo" kaj "Ibdes", inter aliaj. Kiel en la urbeto "El Sabinar", la instalado de la unuaj setlantoj havis grandajn malfacilaĵojn pro la salpetro de la tero; ĉar la tuta aljuĝita tero devis esti regrandigita, rompante tiel la prognozojn por igi tiun setlanturbeton la plej granda en la areo.

Post la konstruado de Valareña, pluraj homoj ekkomprenis, ke ŝtonoj uzitaj dume enhavis fosiliojn de la Terciara aŭ Kenozoika Erao. En la intermonto "Malvecino" estis konstruita akvorezervujo (diglageto), kiu reguligas la akvon de la kanaleto "Cinco Villas" kaj enfluas en la riveron "Riguel", kiu siavice estas alfluanto de la rivero "Arba", apud la vilaĝo "Escorón".

Naturaj pejzaĝoj

La "Bardena" de Aragono estas teritorio de ĉirkaŭ 10 000 hektaroj. Ĝi etendiĝas tra parto de la municipoj Ejea de los Caballeros, Tauste kaj Sádaba ĉe la limo kun Navaro. Ĝi estas natura spaco de granda ekologia intereso, kiu kombinas stepojn, densajn arbarojn, intermontojn kaj rokajn klifojn. La centra areo, konata kiel "Bardena Negra", estas nomata tiel pro la malhela koloro de la arbaroj de la pino "Alepo".

Festoj

  • La festoj de Valareña okazas de merkredo ĝis dimanĉo, prenante la plej proksiman semajnfinon al la 15-a de julio.
  • San Miguel, patronsanktulo de la urbeto, estas celebrata fine de septembro (la 29-a estas la ĉefa tago).

Estas menciinde

Inter ĝiaj kultivaĵoj elstaras rizo, tre bonega kaj aprezata, ĝuste pro la bona kvalito de la akvoj el la montaroj Pireneoj. Ĉi tiu produkto, rizo, estas surmerkatigita per la Kooperativo San Miguel, tie establita ekde la fondo de Valareña, kiu estas ekipita per modernaj instalaĵoj por sekigi kaj purigi ĝin.

Asocioj en Valareña

  • CDE Valdesport
  • Futbala Teamo "F.C. Valareña"
  • Kultura Taŭrobatala Asocio "Alberto Álvarez"
  • Junulara Domo "Valareña"
  • Asocio de Emeritoj "Valareña"
  • Virina Asocio "Juana Jiménez"
  • Familia Asocio "San Miguel" (Sankta Mikaelo)
  • Juna Asocio "Valareña"

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Sportvojo Valareña. Punta la Negra. [9]
  • Sportvojoj apud Valareña. [10]
  • Turisma broŝuro pri Valareña. [11][rompita ligilo]
  • Taŭretaj ludoj en Valareña. [12]


Tags:

Valareña LoknomoValareña GeografioValareña DemografioValareña HistorioValareña Naturaj pejzaĝojValareña FestojValareña Estas menciindeValareña Asocioj en Valareña Vidu ankaŭValareña ReferencojValareña Eksteraj ligilojValareñaAragonoCinco Villas (Aragono)Ejea de los CaballerosProvinco Zaragozo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

2010-aj jaroj(11723) 1998 HT125Germana lingvoSenkontesta mondĉampiono (boksado)Thomas Mann321 Florentina10245 InselsbergNacia Biblioteko de la Ĉeĥa RespublikoChemin-d'AiseyCifereca objekta identigiloKern.punkto(11722) 1998 HR115ĜamŝoroAsteroida zonoHomaj rajtojPsikologioIranoGoran MovadoBasbaloNGC 622919-a jarcento1856RomioAeroplanoFelkostumoChristian PalustranNova Egipta ImperioLornayPokeroManoMonakoAmanitoRiismoJulio CezaroAgrikulturo en NederlandoIndikativoSalcburga universitato606PastoGeragera Booth RakontoMilitoEBirki-Veliki (stacidomo)KonstruestroKaraĉioVulvoBelorusioPenafielUsonoISO 8601LOficperiodoVjetnama milito16-a de septembroLumoĈefurboPakistanoProvinco BeĵajaPrezoKompleta transmisioEnkarniĝoAmuzekonomioHerrin (Nordo)Angkor ŬatMuhammad AliZoltán GaálInternacia Parko la AmistadGilgitKvadrata kilometroKlano ArmstrongAnglioVoĉdonado🡆 More