Edward Doubleday (1811-1849) estis angla entomologo, ornitologo, naturalisto, kaj fakulo pri la papilioj Lepidopteraj.
En 1830, li kuniĝis al iu angla kvakerano, Robert Foster, cele al vojaĝo al Usono, kaj dum lia restado tie li skribis serion da leteroj kiuj estis publikigitaj en la Entomologia Revuo de Londono sub la titolo "Komunikoj pri naturhistorio el Nord-Ameriko". Li ankaŭ longe restis en la Kaskadoj de Trenton, sur la rivero West Canada Creek, kiu estas alfluanto de la rivero Mohoko, en la subŝtato Nov-Jorkio. Kune kun John Obadiah Westwood (1805-1893) li partoprenis en la verko "The Genera of Diurnal Lepidoptera", ilustrita de William Chapman Hewitson (1806-1878). Li estis frato de la entomologo Henry Doubleday (1808-1875).
Edward Doubleday | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1810 en Epping | |
Morto | 14-an de decembro 1849 (39-jaraĝa) | |
Religio | Kvakerismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Henry Doubleday vd | |
Profesio | ||
Okupo | ornitologo • lepidopterologio • entomologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Edward Doubleday, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.