Entomologio (el la grekaj entomos, insekto kaj logos, scienco) estas fako de bestoscienco kiu studas la insektojn.
Entomologio enradikiĝas en preskaŭ ĉiu kulturo ĉiutempa ekde prahistoriaj tempoj, ĉefe je la apero de la agrikulturo (plagoj, bredado de abeloj), sed la scienca studo komencis ĵuse en la 16-a jarcento. La listo de insektistoj tra la tuta historio estas enorma kaj inkludas nomojn kiel Charles Darwin, Vladimir Nabokov, Karl von Frisch ( Nobel-premio en 1973), kaj multajn aliajn.
Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderata Anna Maria Sibylla Merian. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono.
Sciencisto, kiu studas entomologion, estas entomologo.
El ĉirkaŭ 1,3 milionoj de priskribitaj vivantaj specioj, la insektoj estas pli da du trionoj el ĉiuj konataj organismoj kaj, krome ili havas longan fosilian historion, ĉar ties apero okazis je la Devonio, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj. Ili havis multajn formojn de interagado kun homoj kaj kun aliaj vivformoj sur la tero; pro tio la entomologio konsistigas tre gravan fakon ene de la bestoscienco. La entomologio inkludas ofte la studon de aliaj artropodoj kiel araneoidoj, krustuloj kaj miriapodoj, kvankam tiu ampleksigo estas teknike malĝusta.
La aplikita entomologio estas la pristudo de la insektoj interesaj por la homa estaĵo, ĉu pro la produktoj el ili havigitaj, ĉu pro la efiko kiu okazigas ĉe la homaj havaĵoj. Estas ĉefe gravaj la jenaj insektoj:
La jura entomologio baziĝas sur la ekologia sinsekvo de la artropodoj kiuj instaliĝas en kadavro por certigi la precizajn daton kaj eĉ la horon de iu morto. Ĝi estas ĉefe utila ĉe kadavroj oldaj je tagoj, semajnoj aŭ monatoj.
Alfabete (en la hispana) laŭ landoj:
Li Kexi, H.Steinmaan, I. Zombori, Atlaso de insekta morfologio, eld. Ĉina Esperanto-eldonejo, 512 paĝoj,
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Entomologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.