Edgars Rinkēvičs: Latva politikisto

Edgars Rinkēvičs (naskita la 21-an de septembro 1973) estas latva politikisto funkcianta kiel la Prezidanto de Latvio, tiel iĝante la unua samseksema en Eŭropo se temas pri funkcii kiel la Prezidanto de lando .

Inter la jaroj 2011 ĝis 2023 li funkciis kiel Ministro pri eksteraj aferoj de Latvio.

Edgars Rinkēvičs
Edgars Rinkēvičs: Latva politikisto
Persona informo
Edgars Rinkēvičs
Naskiĝo 21-an de septembro 1973 (1973-09-21) (50-jaraĝa)
en Jūrmala, Latva Soveta Socialisma Respubliko
Lingvoj latvaanglarusafranca vd
Ŝtataneco LatvioSovetunio vd
Alma mater Universitato de LatvioRegna Universitato de Groningo vd
Partio UnuecoLatvia VojoReforma partio de Valdis Zatlers vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Laborkampo politikistodiplomato vd
Aktiva en Rigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Edgars Rinkēvičs: Latva politikisto
Edgars Rinkēvičs: Latva politikisto
vdr

Vivo kaj kariero

Rinkēvičs naskiĝis en Jūrmala. Li akiris sian sekundaran edukon ĉe la mezlernejo en la sama urbo , kaj tiam en 1995 li studentiĝis ĉe la Universitato de Latvio en historio kaj filozofio. Post kompletigado de siaj bakalaŭraj studoj, Rinkēvičs daŭrigis siajn universitatajn studojn kaj ricevis universitatan diplomon en politika scienco en 1997. Krom tio, Rinkēvičs havas alian magistron de la Universitato de Groningen en Nederlando . Dum sia politika kariero li studis ĉe la Nacia Defenda Universitato en Usono .

En 1993 Rinkēvičs komencis karieron kiel ĵurnalisto. Li funkciis kiel raportisto pri ekstera politiko kaj internaciaj rilatoj ĉe la "Latva Radio" . En 1995, li estis akceptita al la Ministerio pri defendo de Latvio kaj baldaŭ, la sekvan jaron, li estis nomumita direktoro de la interna sekcio de la ministerio. En la jaroj 1995-1996 li estis altranga asistanto en la politika sekcio de la Latva Ministerio pri Defendo, kaj de marto ĝis septembro 1996 li funkciis kiel direktoro de la departemento . En majo 1997 li estis nomumita Vicsekretario de Ŝtato por Sekurecpolitikaj Aferoj. De majo ĝis aŭgusto 1997 li funkciis kiel portempa ministro por eksteraj aferoj ĉe la Ministerio pri Defendo, kaj de aŭgusto 1997 ĝis oktobro 2008 li estis ministro por eksteraj aferoj ĉe la Ministerio pri Defendo .

En la jaroj 1998-2004, Rinkēvičs estis membro de la partio "Latvia Vojo". En februaro 1998 li estis implikita en la diskutoj pri la establado de la usona-balta partnereca interkonsento. En 2002-2003 li estis membro de la latva delegacio por intertraktadoj pri la aliĝo de sia lando al la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) kiel la vicĉefo de la delegacio. En la jaroj 2005-2007, Rinkevičes funkciis kiel la estro de la oficejo por organizado de la kunvenoj de la estroj de la membroŝtatoj de NATO.

Edgars Rinkēvičs: Latva politikisto 
Rinkēvičs kun japana Ministro pri eksteraj aferoj Toshimitsu Motegi, la 2an de julio 2021

En 2011, li estis nomumita ĉefo de la oficejo de la Prezidanto de Latvio. En oktobro de la sama jaro, Rinkevičes estis nomumita la Ministro pri Eksteraj Aferoj de Latvio fare de la ĉefministro, Valdis Dombrovskis. En 2014 li estis renomumita al la sama pozicio fare de la ĉefministro tiutempe, Laimdota Straujuma .

La 6-an de novembro 2014, Rinkēvičs publikigis - per "tweet" en la socia reto Tvitero - sian seksan identecon kaj ke li estas samseksema . Farante tion, Rinkēvičs iĝis la unua malkaŝe samseksema politikisto en Latvio .

La 31-an de majo 2023, li estis elektita prezidanto de Latvio kaj li iĝis la unua samseksema en tuta Eŭropo se temas pri funkcii kiel prezidanto de lando . Li estis ĵurkonfirmita en ofico la 8-an de julio 2023 .

Aldone al la latva, li estas flua en la angla, rusa kaj franca.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

19732011202321-a de septembroEŭropoLatvioLatvojMinistro pri eksteraj aferojPolitikistoPrezidanto de LatvioSamseksemo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Prepozicio1605BolŝevikoVacarisses (stacidomo)KokosoSalikacojLibera scioEpigastro1897Svahila lingvo1993Propagando en RusioWilliam AndersMondkonceptoGiro d'Italia 2017SklavecoPubviloIndonezia rupioTatuoNegev Nuklea Esplorcentro1939E-minoroArcaicam EsperantomPano-309SkaidiškėsEliro (historia evento)1620-aj jarojStefano KellerRemadoBukakoAisneGeologioTorinoGlano (peniso)ZaratuŝtroBuŝa seksumadoAzteka imperioKronvirusa malsano de 2019Alianca interveno en RusioBarclaysListo de insuloj en KaribioWilmington (Delavaro)Sankta Romia ImperioBucefala AleksandrioGiorgia MeloniKatolika EklezioThe New York TimesPornhubArthur Conan DoyleGambioMalvola orgasmoEnciklopedioInĝenieroGeometrioTytuvėnaiTungroGoogleLaŭboMarabutoMatricoBurojUjgurojPradieto🡆 More