Dong Hoi - vjetname Đồng Hới estas administra urbo de Provinco Quang Binh, ankaŭ universitata urbego en Vjetnamio.
Dong Hoi | |||
---|---|---|---|
provinca urbo de Vjetnamio • urbego | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 325 (2013) [+] | ||
Loĝdenso | 1 031 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 106° 36′ O 17.483333333333106.617° 29′ N, 106° 36′ O [+] | ||
Areo | 155,54 km² (15 554 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dong Hoi [+] | |||
Đồng Hới situas laŭ rivero kaj laŭ la Sudĉina Maro en meza parto de la lando. La marbordo estas 12 km. longa. Hue troviĝas en distanco de (en mm-oj) 154, lando Laoso 180, Da Nang 232, Nam Dinh 328, Hai Phong 373, Hanojo 401, Ha Long 416, Qui Nhơn 500, Nha Trang 645, Da Lat 648, Biên Hòa 729, Phan Thiết 747, Ho-Ĉi-Min-urbo 751, Vũng Tàu 797, Long Xuyên 802, Can Tho 836, Rạch Giá 849 km.
Arkeologia elfosejo en tiu areo pruvis, ke homoj vivis tie jam en la ŝtonepoko. Inter 1558-1775 Vjetnamio estis dividita en du landoj, Đồng Hới estis grava defendejo de la norda parto. Dum la unua Hindoĉinia Milito en la 1950-aj jaroj la loka aerbazo estis uzita fare de la francoj. Dum la Vjetnama milito en 1965 Đồng Hới estis grandparte detruita per bombadoj fare de Usono. En 1972 denove okazis granda batalo inter usonaj ŝipoj kaj vejnamiaj aviadiloj. Post falo de Sajgono en 1975 Quảng Bình provinco estis kunfandita en Bình Tri Thien provinco. En 1990 Bình Tri Thien denove estis disigita en tri provincojn kiel ĝi estis antaŭe. Đồng Hoi tiam iĝis la ĉefurbo de Quảng Bình provinco.
En la ĉirkaŭaĵo de Đồng Hới oni vivas el agrikulturo, en la urbego el industrio, turismo, iom da servoj kaj iomete el agrikulturo. En la urbego La grandurbo 98 hoteloj funkcias.
Đồng Hới estas atingebla per flugmaŝinoj, aŭtoj, trajnoj kaj ŝipoj. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Đồng Hới situas en musona klimato. En la urbego pluvas en la plena jaro 2090 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter septembro-novembro pluvegas. La meza jara humido estas proksimume 84%.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dong Hoi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.