La Sudĉina maro (ĉine 南中国海, pinjine: Nán Zhōngguó Hǎi, Suda Ĉina maro) estas parto de la Ĉina maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano.
Al ĝi apartenas la Golfo de Tajlando kaj la Golfo de Tonkin.
Sudĉina maro | ||
---|---|---|
maro [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | , 113° 0′ 0″ O 1211312° 0′ 0″ N, 113° 0′ 0″ O | |
Areo | 3 500 000 km² (350 000 000 ha) [+] | |
Sudĉina maro | ||
Vikimedia Komunejo: South China Sea [+] | ||
La maro situas inter Ĉina Popola Respubliko, la duoninsulo de Vjetnamio, la duoninsulo de Malajzio kaj la insuloj Tajvano, Luzono, Palavano kaj Borneo.
Marbordojn al la Sudĉina maro havas la ŝtatoj Ĉina Popola Respubliko, Tajvano (Respubliko de Ĉinio), la Filipinoj, Malajzio, Brunejo, Indonezio kaj Vjetnamio.
Pluaj insuloj estas interalie Hajnano, la Natuna-insuloj, la Anabas-insuloj, la Spratly-insuloj kaj la Paracel-insuloj. Pri la lastaj du insularoj konkurencas pluraj regionaj ŝtatoj. Kialo por tiu konkurenco estas la strategia signifo de la maro kiel trafika vojo de ŝipa komerco.
La maro havas diversajn nomojn.
Estas multaj senhomaj insuloj en la maro. Jenaj naciaj nomoj estas de landoj postulantaj la teritorian rajton
La maro estas disputata inter Ĉinio, Vjetnamio, la Filipinoj kaj kelkaj aliaj landoj. Ĉinio aktive kreskigas sian ĉeeston, interalie konstruante en la maro gigantajn platformojn, uzeblajn por elminigado de nafto kaj priservado de militŝipoj. Aliaj landoj forte kontraŭas tion.
En 2014, okazis rekta konfrontiĝo de vjetnamaj kaj ĉinaj militŝipoj, kiam Ĉinio starigis la platformon Haijang Ŝijou 981 en disputataj akvoj. La incidenton sekvis kontraŭĉinaj pogromoj en Vjetnamio, kaŭzintaj evakuadon de proksimume 3000 etnaj ĉinoj el Vjetnamio, organizitan de la ĉina registaro.
En 2019 Vjetnamio postulis ke Ĉinio forlasu la benkon Vanguard, kie estas serĉata nafto. Spite al tio en septembro 2019 Ĉinio instalis anstataŭ ĝi novan platformon Haijang Ŝijou 982 kaj anoncis planojn serĉi nafton je la fundo ĝis 9000 metroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sudĉina maro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.