Dieta suplemento intencas havigi nutraĵojn kiuj povus ne esti alimaniere konsumitaj laŭ sufiĉaj kvantoj.
Suplementoj estas ĝenerale konsiderataj kiel inkludantaj vitaminojn, mineralojn, fibrojn, grasacidojn, aŭ aminoacidojn, inter aliaj substancoj. Usonaj aŭtoritatoj difinas dietajn suplementojn kiel manĝo, dum aliloke ili povas esti klasitaj kiel drogoj aŭ aliaj produktoj.
Estas pli ol 50.000 dietaj suplementoj disponeblaj kaj estas konsumitaj de ĉirkaŭ la duono de la usona plenkreska populacio. Tiuj produktoj ne intencas eviti aŭ trakti malsanon kaj ĉe kelkaj cirkonstancoj estas danĝeraj, laŭ la usonaj ŝtataj institutoj por sano. Por tiuj kiuj malsukcesas konsumi balancigitan dieton, tiu agentejo asertas, ke kelkaj suplementoj "may have value" (povus funkcii). Efikoj el plej el tiuj produktoj ne estis determinitaj laŭ sufiĉe fidindaj testoj kaj ties komercado estas malmulte regulita; kelkaj testoj trovis ĉe iaj vitaminoj kaj kontraŭokxidantoj pliigantajn mortindicojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dieta suplemento, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.