David J.
ASHER (naskiĝis en 1966 en Edinburgo) estas brita astronomo, lia ĉefa intereso estas la orbitoj kaj dinamikoj de la kometoj kaj meteoroidoj.
Asher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1966 (58-jaraĝa) en Edinburgo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
TTT | |
Retejo | https://www.cantab.net/users/davidasher/ |
Li studis matematikon en la Universitato de Kembriĝo kaj ricevis doktorecon pri astrofiziko de la Universitato de Oksfordo en 1992. Li poste ricevis magistron de la departemento pri artefarita intelekto de la Universitato de Edinburgo (1993)
Li tiam iris en Aŭstralion por laboris dum du jaroj en la Angla-Aŭstralia Observatorio (1993 - 1995) kaj poste en la Nacia Observatorio de Japanio kaj en la Observatorio Kiso (1996-1997). Li daŭris labori en Japanio ĝis 1998.
De 1998 li laboras en la Observatorio de Armagh (IAU kodo 981) en Nord-Irlando.
Li estas konata pro sia esploro pri meteoroj, kiun li kondukis kun Robert H. McNaught . En 1999 kaj 2000, ili precize taksis la momenton, kiam la meteorfluo Leonidoj atingas sian maksimumon kaj la intenson de ĉi-tiu maksimumo.
Li malkovris 10 asteroidojn inter 1994 kaj 1995 laŭ Minor Planet Center, kaj la asteroido 6564 Asher estis nomita en lia honoro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article David J. Asher, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.