Concord (antaŭe Todos Santos) estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Contra Costa.
Ĝi estas la plej granda urbo de la kantono kaj ĝi estas antaŭurbo de San Francisco kaj Oakland.
Concord | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • administra teritoria unuo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 125 410 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 585 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 122° 2′ U 37.978055555556-122.0311111111137° 59′ N, 122° 2′ U [+] | ||||
Alto | 23 m [+] | ||||
Areo | 79,108534 km² ( 791 0.8 534 ha) [+] | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Concord, California [+] | |||||
Concord situas ĉe golfo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato. Oakland troviĝas 35, San Francisco 47, San Jose 82, Sakramento 105 km.
En la nuna Concord komence indianoj vivis. En 1772 hispanoj komencis transiri la areon, sed ili ankoraŭ ne ekloĝis tie. Todos Santos ("ĉiuj sanktuloj") fondiĝis en 1869 (la nomo estis ŝanĝita al Concord post monatoj) kaj urbiĝis en 1905. La poŝtejo malfermiĝis en 1872. Komence Concord estis agrikultura urbeto, kie oni okupiĝis pri vinberoj, juglandoj, tritikoj, fojnoj kaj eĉ tomatoj. La urbeto Cowell (nun integrigita al Concord) produktis cementon.
Concord havas flughavenon (Buchanan Field Airport) sen nuntempa pasaĝeroservo. El la urbego ĉefvojoj kaj fervojoj kuras al San Francisco kaj Stockton (Kalifornio), ĉefvojo kuras tra la golfo al Vallejo.
Concord situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 10-23 °C, en julio kun rekordo 28 °C 43 °C, en decembro kun rekordo −4 °C. Jare pluvas po 467 mm. La pluvo kulminas en februaro, en julio praktike ne pluvas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Concord (Kalifornio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.