La bulvardo Saint-Germain estas grava strato de Parizo, lokita sur la maldekstra (suda) bordo de la Sejno.
Ĝi formas arkon ekde la ponto Sully oriente (kiu kondukas al la insulo Saint-Louis) ĝis la ponto Concorde okcidente (kiu kondukas al la placo Concorde). Tiu longa bulvardo trapasas la 5-an, 6-an kaj 7-an arondismentojn de la franca ĉefurbo.
6-a Arond. Bulvardo Saint-Germain | ||||
---|---|---|---|---|
Situo | ||||
Arondismento(j) | 5-a, 6-a, 7-a | |||
Kvartalo(j) | Saint-Germain-des-Prés Latina Kvartalo | |||
Eko | Ponto Sully | |||
Fino | Ponto Concorde | |||
Morfologio | ||||
Longeco | 3 150 m | |||
Larĝeco | ĉ. 30 m | |||
Historio | ||||
Kreado | 1860-aj jaroj | |||
Nomigo | 1860-aj jaroj | |||
Je sia mezo, la bulvardo trafas la alian gravan bulvardon Saint-Michel. La bulvardo heredis sian nomon el la abatejo Saint-Germain-des-Prés kaj troviĝas kore de la pariza kvartalo Saint-Germain-des-Prés.
Ĝi estis kreita okaze de la granda renovigo de Parizo dum la 19-a jarcento, fare de la barono Haussmann.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bulvardo Saint-Germain (Parizo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.