La Ordeno de la Bano (angle Order of the Bath) estas brita kavalira ordeno, fondita de reĝo Georgo la 1-a la 18-an de majo 1725.
La nomo estas prenita de rito de la Mezepoko, en kiu persono partoprenas tagon de fastado, preĝo kaj banado, unu tagon antaŭ ol li iĝas kavaliro. Tiu ĉi ceremonio estis ĉesigita en 1815.
Ordeno de la Bano | ||
kavalira ordeno | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Kompano de la Ordeno de la Bano • Kavaliro Komandoro de la ordeno de la Bano • Damo Komandoro de la ordeno de la Bano • Kavaliro Granda Kruco de la ordeno de la Bano • Dame Grand Cross of the Order of the Bath • Great Masters of the Order of the Bath • Knight of the Bath • Grand Cross of the Order of the Bath • Honorary Companion of the Order of the Bath vd | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Fondita de | Georgo la 1-a de Britio vd | |
Fondita en | 1725 | |
La ordeno konsistas el la brita reĝo (la Reganto de la ordeno), la Granda Majstro (angle The Great Master), kaj tri klasoj de membroj de la ordeno:
La ordeno estis origine fondita kiel armea kavalira ordeno, kaj ĝia simbolo (la stelo) estis portita kiel ornamado por oficiraj rangoj. La moto de la ordeno estas latine Tria iuncta in uno (trad. tri kombinitaj/ligitaj en uno), diraĵo rilatanta al la unio de Anglio, Skotlando kaj Irlando, aŭ la Sankta Triunuo. La unua signifo estas la pli verŝajna el la du, ĉar tri kronoj aperas en la simbolo de la ordeno. Alia devizo estas germane Ich dien (trad. Mi servas) - tiu ĉi devizo estas malpli utila, precipe por membroj de la ordeno, kiuj deĵoris en la armeo. [mankas fonto]
La ordeno estas la kvara plej grava el la britaj kavaliraj ordenoj, post la Ordeno de la Ĝartero (Order of the Garter), la Ordeno de la Kardo (Order of the Thistle) kaj la Ordeno de Sankta Patriko (Order of St. Patrick).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ordeno de la Bano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.