Brooke Christa Camille SHIELDS (naskiĝis la 31-an de majo en 1965 en Novjorko) estas usona aktorino, filma produktoro, iama fotomodelo.
Brooke Shields | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Brooke Christa Camille Shields | ||||
Naskiĝo | 31-an de majo 1965 (58-jaraĝa) en Manhatano, Nov-Jorko | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Princeton • New Lincoln School • Dwight-Englewood School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Francis Alexander Shields vd | ||||
Patrino | Teri Shields vd | ||||
Edz(in)o | Chris Henchy • Andre Agassi vd | ||||
Parencoj | Meryl Streep vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • modelo • teatra aktoro • verkisto de porinfana literaturo • verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1966– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Patro de Shields estas Francis Alexander Shields (filo de aktoro Frank Shields) kiu estis prezidanto ĉe Revlon. Ŝia patrino estas aktorino Teri Shields.
Ŝi jam nude manekenis en aĝo de 10 jaroj, al fotografisto Garry Gross. Tri jarojn poste, ŝi iĝis internacia stelulino en filmo Pretty Baby de Louis Malle, en kiu ŝi ludis junan putinon Violet. Ŝia plej grava rolo estis en 1980 Emmeline en filmo La blua laguno. Pli poste ŝi distanciigs sin de tiuj aktoradoj, laboroj, precipe de la fotoj. Ŝi pozis nude en 1984 en reklamkampanjo por subvestoj de Calvin Klein.
Brooke Shields estis proksima amikino de Michael Jackson, pro tio ŝi parolis dum ties funebra ceremonio.
Shields famas pro diversaj amrilatoj al famaj personoj, ekz. Dean Cain, Michael Jackson, Liam Neeson, Michael Bolton kaj John F. Kennedy, Jr.. Ŝi estis en geedzeco de 1997 ĝis 1999 kun tenisa ludisto Andre Agassi. Oni pli poste anulis la geedzecon, tie la romkatolika Shields povis denove geedziĝi laŭ katolika rito. Ekde 2001, ŝi vivas en geedzeco kun scenlibra verkisto Chris Henchy. Ili havas du komunajn filinojn (2003, 2006).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Brooke Shields, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.