La Batalo de Britio estis aera kampanjo ĉefe super la suda kaj centra Britio inter germana Germana Aerarmeo kaj Reĝa Aerarmeo dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 10-a de julio ĝis la 31-a de oktobro 1940.
Oni ĝin difinas, precipe en brita historiografio, ankaŭ kiel Battle of Britain, kaj germanoj nomis ĝin kiel la Operaco Seelöwe (vidu la apudan mapon). Tio estis la unua kampanjo farata nur pere de aviado kaj ĝi estis la plej peza aerbombada militkampanjo ĝis tiam.
Batalo de Britio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Mondmilito | |||||||
Heinkel He-111 sur la London, 1940. | |||||||
aerbatalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Unuiĝinta Reĝlando Brita imperio | Itala reĝlando Nazia Germanio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Hugh Dowding Keith Park Trafford Leigh-Mallory Quintin Brand Richard Saul | Hermann Göring Albert Kesselring Hugo Sperrle | ||||||
La celo de la germanoj estis venki la Britan Aeran Forton, alporti Brition al batalhalto aŭ akiri aeran superecon, kiu ebligus Operaco Marleono, la germana invado planita por Britio. La kampanjo finiĝis per germana fiasko, kaj germana aera supereco ne estis atingita. Estis la unua fojo, ke la germanoj ne atingis siajn celojn en milita kampanjo ekde la komenco de la milito.
La tempa periodo ĉi tie donita estis enkondukita de britaj historiistoj kaj respegulas periodon de la plej intensaj dumtagaj aeratakoj. Germanaj historiistoj pli ofte skribas pri aŭgusto 1940 – majo 1941 (tiam Germanio retirigis siajn aviadilojn orienten por la Operaco Barbaroso).
La nomo de la kampanjo ricevis de Winston Churchill, la ĉefministro de Britio, en sia parolado "Ĉi tio estis ilia plej bela horo":
Kio estis nomita de generalo Maxime Weygand la batalo por Francio finiĝis. Mi supozas, ke la batalo por Britio estas komenconta.
13.08.1940: La batalo plifortiĝis, Luftwaffe lanĉis serion da atakoj al britaj aeraj bazoj kaj radaro-instalaĵoj - el ĉ. 1500 atakaviadiloj oni pafalterigis 34 (oktobre polaj pilotoj de ĉasaviadiloj konsistis jam kvinonon de la britaj kaj pafalterigis pli ol 200 atakaviadilojn el 1773).
15.09: Kulmina tago en la batalo de Britio, festata kiel Battle of Britain Day. Germanoj perdis pli ol 60 aviadilojn, pli ol 80 germanaj pilotoj pereis, multaj vundiĝis aŭ iris al mallibero. Polaj ĉasaviadilistoj dum la tuta tago pafe alterigis 26 germanajn aviadilojn.
18.09: En Northold (kvartalo de Londono) Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski dekoris per Milita Ordeno Virtuti Militari 16 polajn pilotojn de la Skadro 303, pri kio skribis interalie "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta)
12.10: "Polska Walcząca" nomis la polan skadron 303 la plej bona aviada divizio de la tuta Aliancana armeo
Datrevena premiero en 1969 de la brita filmo "Batalo de Britio", reĝisorita de Guy Hamilton.
En la batalo unue en la konsisto, kaj poste flanke de la Reĝa aerarmeo, batalis 4 polaj skadroj: 2 bombaj (300 kaj 301), 2 ĉasaviadilaj (302 kaj 303) kune kun 81 polaj pilotoj en la britaj skadroj, sume 145 polaj pilotoj (mortfalis 28 ne konsiderante Josef František), kio estis 5% de la batalantaj RAF-pilotoj. Poloj pafalterigis ĉirkaŭ 170 germanajn aviadilojn, damaĝis 36, kio estis ĉirkaŭ 12% de la perdoj de Luftwaffe. Skadro-303 estis la plej bona aviada unuo, partoprenanta la batalon de Britio – ĝi anoncis pafalterigon de 126 malamikaj aviadiloj. Polaj pilotoj pafalterigis 2 germanajn la plej bonajn flug-asojn (unu travivis).
Militaj operacoj de la polaj pilotoj defende de Britio oni memorigis postmilite sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio sur unu el tabuloj: „BITWA O W. BRYTANIĘ VII–IX 1940”, kaj post 1990 – „BITWA O ANGLIĘ 10 VII – 31 X 1940”.
Sperton de polaj Wiki Esperantokriptologoj, kiel Marian Rejewski, pri rompo de ĉifritaj de la Enigma komunikoj britoj utiligis por ekkono de multe da germanaj sekretaj planoj.
1940
1941
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Batalo de Britio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.