Balailo estas mastrumaĵa ilo, uzata por balai internajn ĉambrojn kaj eksterajn teritoriojn disde etaj rubaĵoj, defalitaj arbofolioj, polvo ktp.
Por fari balailon oni povas uzi tiel naturajn, kiel sintezitajn materialojn.
Balailo estas faske kunligitaj longaj (ordinare 20–50 cm) maldikaj branĉoj de arbo, tigoj (vergoj) de arbusto, herba vegetaĵo aŭ sintezitaj malmolaj elastaj fibroj. Balailo povas havi longan aŭ mallongan tenilon.
Kroma uzo de balailo en antropologia kaj tradicia kredaro estas kiel flugveturilo de sorĉistinoj, kaj tiele aperas en multaj rakontoj, anekdotoj kaj bildstrioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Balailo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.