Arkitekturo Arko

Arko en arkitekturo estas kurba strukturo, kiu okupas la supran parton de ia spaco en konstruaĵo (ekz-e trairejo en muro aŭ salono en katedralo) kaj kutime surtenas certan kiomon da pezo.

Arkitekturo ArkoĈi tiu artikolo temas pri arkitektura strukturo kies ĉefa utilo estas porti pezon. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko.

Ĝi estas kurbo aŭ foje plurlatero, laŭ kiu estas kreita volbolintelo. Ĝi estas malfermaĵo inter du pilierojmuroj kiu transpasas la tutan ŝargon kiun ĝi eltenas al la abutmentoj, pere de oblikva forto nome puŝ-forto.

Arkitekturo Arko
Arkoponto, Korsiko.
Arkitekturo Arko
1: ŝlosilŝtono, 2: volboŝtono, 5:impoŝto.
Arkitekturo Arko
Parabolaj arkoj en muzeo de Sant Cugat del Vallès, Katalunio.

La arko aperis en Mezopotamio, Egiptujo, Asirio, Etruskujo k.a. kaj poste estis rafinita en la antikva Romo. La arko iĝis grava tekniko por la konstruo de katedraloj kaj estas uzata ĝis hodiaŭ en kelkaj modernaj konstruaĵoj, kiaj pontoj.

En Arkitekturo ĉiam venis la problemo savi la malfermaĵojn inter du apogoj; antaŭ la invento de la ŝtalbetono kaj de la traboj el ŝtalo, la plej facila sistemo estis fari ĝin pere de unusola peco, nome lintelo, kiu povis esti el ligno aŭ el ŝtono kaj, kiam ne disponeblis el pecoj sufiĉe grandaj, pere de kelkaj pli malpgrandaj pecoj, intermetitaj tiele ke ili povu rezisti la ŝarĝon kiu gravitas sur la malfermaĵo.

Funkcie arko konstruiĝas ĉe la murero aŭ fasadero kiel kronigo de malfermaĵo aŭ embrazuro. Tradicie arko estas komponita el pecoj (faritaj el tajlita ŝtono, brikoadobo) nomitaj doveloj kiuj funkcias ĉiam pere de premo kaj ĝi povas adopti kurbajn formojn tre diversajn. Tiu tipo de konstrua elemento estas tre utila kiam oni deziras savi spacojn relative grandajn pere de la kongruo de pecoj ne tro grandaj.

Spite esti simpla elemento, kaj kiu aperas nature en la konstruado de strukturoj ekde antikveco, ties funkciado ne estis studita science ĝis la unua triono de la 19a jarcento. Antaŭe, por ties desegno oni uzis empiriajn geometriajn metodojn kiuj determinis la dikecon de la abutmentoj, aŭ la reziston necesan ĉe la pilieroj. Tiuj konstrumetodoj malhavis sciencan fundamenton kaj baziĝis sur la kapablo tromezurita de la apogaj strukturoj, ĝenerale la streboj​ ​aŭ la uzado de kontraŭapogiloj. La nasko de novaj studoj meze de la 19a jarcento solvis grandkvante la teorion de arko, de ties laboro, kaj de la kaŭzoj de ties faleblo. La uzado de novaj konstrumaterialoj, komence de la 20a jarcento, kiaj la fero, la ŝtalo kaj la ŝtalbetono permesis same la konstruadon de kontinuaj arkoj de konsiderinda grando, kaj tiele ties konstruo venis pli al la areo de la inĝenierado ol al tiu de la arkitekturo.

Konstruado

Arkitekturo Arko 
Ligna cintro.

Ekde antikveco oni prilaboris arkojn helpe de cintroj: nome helpa strukturo el ligno kiu havigas la dekomencan apogon de la doveloj antaŭ la meto de la ŝlosilo, tio estas la centro kaj certigilo de la arko. Tiu helpa apogilo aŭ armaĵo havas formon de ĵaluzio kaj havas la celon subteni la pezon de la konstruelementoj de la arko ĝis oni trudas la ŝlosilon. La meto de la centra dovelo kiu fermas la arkon (nomita ŝlosilo) generas la firman alĝustigon de la doveloj. Ĝenerale tiu lasta elemento de la arko estas trudita inter la kontraŭ-doveloj de la arko pere de martelfrapoj (ĝenerale per ligna martelo) kio fermas la strukturon komplete.

Post tiu alĝustigo de tiu lasta ŝtono oni faras la sencintrigon, tio estas la malmuntado de la helpa strukturo el ligno. Ĝuste tiam la arko, jam liberigita el sia cintro, eniras en ŝarĝo, tio estas jam ricevas la pezon de la ŝarĝo. La cintroj estis prilaboritaj el ligno kaj ties uzado, ĝenerale multekostigis la konstruadon de arkoj. Granda parto de la studo de prilaborado de arkoj, konsistis el la maniero povi fari ilin per facilaj cintroj. Post la retiron de la lignaj cintroj, la doveloj de la arko komencas veni en kunpremo de unuj kun aliaj. Pro tio la sencintrigo devis esti farita ege zorge, kaj laŭ tre preciza ordo. Tiele oni ne submetu la arkon al aldonitaj aŭ sencentrigitaj tensioj. Ekzistas en la literaturo ekzemploj de falo de arkoj en la procezo de sencintrigo.

Faloj kaj fendoj

Arkitekturo Arko 
Hufoferaj arkoj (9a jarcento) en la Granda Moskeo, en Kajruano, Tunizio.

Arko falas kiam la doveloj kiuj ĝin subtenas, el strukturo en ekvilibro iĝas meĥanismo. La franca inĝeniero Philippe de la Hire estis la unua kiu analizis kiel fendiĝas arko. La procezo de sencintrigo generas necese fendojn en la strukturo de arko, pro la malaltiĝo de la ŝlosilo kaj la setligado de la partoj de la arko. La konstrufabriko tendencas 'malaltiĝi' post la sencintrigo, tiu operacio okazigis la aperon de fendoj en la interno de la ŝlosilo kaj en la trionoj de la ekstradoso (renoj). Tiu fendetoj de alĝustiĝado de la doveloj estas tre naturaj, kaj okazigas situacion de ekvilibro diferenca disde tiu kalkulita dekomence. Ĝenerale la falo de la strukturo okazas pro maltaŭga kalkulo de la streboj kiuj devas elteni arkon kiu, pro malforteco, finfine produktas senkongruigon.

Ene de la plasta analizo de la strukturoj kun formo el arko, por la analizo de falegoj oni eliras el tri esencaj hipotezoj. Unue oni supozas ke la rezisto al la kunpremo estas senfina, kio siavice supozas kompreni ke reale la materialo de la arko kapablas subteni ajnan ŝarĝon sen ke tiu falu. Male, la dua hipotezo estas ke la materialo posedas reziston al la nula tirado. Kaj trie ke la falo pro glito de la doveloj estas malebla, kio supozas ke la rezistoadhero inter ili estas sufiĉa por teni la strukturon de la arko en sia dekomence desegnita formo. El tiuj tri hipotezoj oni formulas en serion de principoj pri la stabileco kaj faleblo de la arkoj. La unua el tiuj oni formulas de la jena formo:

Arkitekturo Arko 
 La falo de arko ŝarĝita ne okazos, se en ĉiu sinsekva stato de ŝarĝo kiun ĝi trapasas la strukturon eblas trovi staton de ekvilibron statike akceptebla. 
Arkitekturo Arko 
La Triumfa Arko de Parizo.

En la teorio pri falo de arkoj oni povas diri ke estas sekura arko kiam ekzistas linio de pelado statike akceptebla en sia interno. La esprimo: statike akceptebla, indikas ke la strukturo de ŝarĝo estas kongrua kun la leĝoj de la statiko. Tiu principo naskiĝas el la observado de fenditaj arkoj kiuj pludaŭris dum jarcentoj pluhavante figuron de ekvilibro, diferenca al tiu desegnita dekomence. Ene de tiu sama linio estas dua principo pri la falego de arko:

Arkitekturo Arko 
 La falego de arko okazos se oni povas trovi kunfiguradon de falego kinematike akceptebla. 

Kunfigurado de falego estas strukturo en kiu aperas ia nombro de glob-artikoj (aŭ meĥanikaj artikoj). Tio estas, arko falas kiam aperas en ĝi tiom da fendoj ke finfine konvertas sin en meĥanismo (kinematika aŭ kun movo). La apero de fendoj okazigas ke la arko troviĝas en nestabila ekvilibro. Tiu principo ebligis la studadon detale de la apero de fendoj, same kiel ties rilato kun la principo de la virtualaj fortoj.

Historio

Arkitekturo Arko 
Vidaĵo de la Akvedukto de Segovio. La romianoj portis arkojn al industria praktika uzado, ne nur por ornama arkitekturo.

La arko posedas en la historio de la konstruado periodon de ses mil jaroj. Ĝi aperis la unuan fojon en la arkitekturo de Mezopotamio kaj ĝi transiris al Eŭropo, pere de sia uzado en la Romia Imperio, ĝis atingi sian maksimuman brilon en la 16a jarcento. Tio okazas pro la baza intuicio de la mezepokaj konstruistoj, kiuj sen koni la teorion de la arko konstruis katedralojn kaj pontojn kiuj restis konstruitaj ĝis nuntempe. La historio estas divideblaj laŭ tri epokoj, unu unua en kiu oni prilaboras arkojn sekvante la intuicion kaj esperton de la konstruistoj, alia en kiu oni abstrakcias empiriajn posedaĵojn en geometriaj modeloj (kelkaj el ili sen scienca inspiro) kaj unu tria en kiu la modernaj analizaj modeloj permesas scii kiel 'funkcias arko'.

Intua epoko

En la naturo aperas arkoj nature, kaj ankaŭ tiuj kiuj formiĝas spontane en montopasejoj, pro lavangoj da ŝtonoj, lokiĝas en stabila dispono de arko. Ankaŭ tiuj kiuj formiĝas en la kavernaĵoj de la tereno, kiuj pro la erozio de diversaj agentoj (kiel ventoakvo), formas aperturojn kun formo de arkojs. Eble ĉiuj tiuj spontanaj arkoj, formitaj en la naturo, estis la inspiro por la prahomoj kiuj metis ŝtonojn imitante la kurban disponon de tiuj naturaj arkoj. La unuaj arkoj havis diversajn magiajn signifojn pro ties kapablo subteniĝi 'de si mem'. Rimarkinde, en kelkaj kulturoj la grandaj arkoj de pontoj estis atribuitaj al laboro de la diablo. La kutima uzado de arkoj en la konstruaĵoj fare ĉe kelkaj kulturoj, estis ariginta la unuajn paŝojn de empiris sciaro kiu disvolviĝos poste en geometriaj leĝoj. Multaj el la traktaĵoj de la antikveco jam montras tiun sciaron pri la konstruado de arkoj pere de la uzado de geometriaj desegnoj (cirkloj, cirkeloj, rektiloj).

Empiria disvolviĝo

Arkitekturo Arko 
Kalkulo de la dikeco de la strebo pere de geometria metodo metante poligonon en la truon de la arko. Tiu metodo permesas vidi kiel romp-arko posedas flankan premon pli malgrandan kaj tiele ankaŭ pli malgrandan strebon.

La arko aperis en Mezopotamio, kaj en la Induso-civilizacio. Ĝi estis uzata en la Antikva Egipto, Asirio, Etrurio kaj poste en la Antikva Romo. La arko estis uzata en helpaj konstruaĵoj, subteraj kaj drenaj strukturoj; estis la romianoj kiuj launuaj uzis ilin en monumentaj konstruaĵoj, kvankam oni kredis ke la romiaj arkitektoj lernis ties uzadon el la etruskoj. La nomita romia arko estas de duoncirkla formo kaj konstruita el nepara nombro de doveloj, por ke estu unu centra dovelo aŭ ŝlosoŝtono. La romianoj uzis tiun tipon de arko en multaj de ties postaj tradiciaj strukturoj, kiel akveduktoj, palacoj kaj amfiteatroj. Tiu duoncirkla arko romia estis konsiderita de la arkitektoj (ĝia la alveno de la 18-a jarcento) kiel la plej stabila el ĉiuj arkoj. Unu ekzemplo de empiria konstruado, estis la populara "regulo de la triono" laŭ kiu en la duoncirklaj arkoj sufiĉis dimensiigi strebon kun la dikeco de unu triono de ties truo (aperturo).

En la Mezepoko, la uzado de arko kun ŝtonaj doveloj atingis altan teknikan disvolviĝon en la konstruado de katedraloj; ili ankoraŭ estas uzataj por kelkaj strukturoj kiel ĉe pontooj, kvankam kun variaj materialoj. En la 12-a jarcento la gotika arkitekturo ekuzis tipon de romp-arko kiu lernas el la antaŭaj spertoj: en la romanikaj strukturoj oni observis ke la duoncirklaj arkoj, ne estis perfektaj, ĉar kelkaj malsukcesis ĉe la renoj (meza parto de ĉiu duonarko), kaj tiele ili serĉis arkon en kiu la renoj estu malpli elstaraj, el kio rezultis la romp-arko. La reguloj por konstrui arkojn troviĝas en la parola tradicio de la loĝioj de gotikaj ŝtonĉizistoj. En multaj okazoj tiuj reguloj estis komplikaj kaj malfacile kompreneblaj kaj malmultaj el tiuj reguloj alvenis rekte el tiamaj skribaĵoj ĝis nuntempe. En kelkaj traktaĵoj oni priskribas la konvenan grandon de la streboj pere de skizoj de seslateroj enmetitaj en la arkon. Tiu metodo estis tre populara kaj rezultis en sukcesoj.

En Hispanio estis teoriistoj kiuj disvolvigis ideojn pri la konstruado de arkoj jam en la 16-a jarcento, inter ili elstaras Rodrigo Gil de Hontañón kaj poste Tomás Vicente Tosca. Tamen, la apero de la analizo de la volbaj strukturoj en masonado okazas fine de la 17-a jarcento. Oni povas aserti ke en la dua duono de la 18-a jarcento, la stabileco de la arko konstruita per masonado estis jam sufiĉe solvita je praktika efiko kaj ekzistis diversaj metodoj sufiĉe disvolvigitaj kaj tabeloj jam publikigitaj por uzo relative malfacila. Estis la itala fizikisto Galileo Galilei unu el launuaj kiuj konfirmis ke la empiriaj fundamentoj en la desegno de arkoj povis havi fizikan kaŭzon, asertante ke la teorio de arko povus esti klarigita pere de la reguloj de statiko.

Sciencaj teorioj

La unua kiu determinis teorion pri kiel funkcias arko estus Leonardo da Vinci, sed ĝis 1670 oni ne formulis la problemon laŭ sciencaj terminoj tiam fare de la fizikisto Robert Hooke kiu mencias ĝin fine de unu de siaj libroj laŭ formo de anagramo, fakte kiel similas la arko al invertita katenario. La malĉifrita anagramo diris en latino:

Arkitekturo Arko 
 
                  Ut pendet continuum flexile, sic stabit contiguum rigidum inversum 

Robert Hooke mencias tiun konkludon, ĝuste post esti kunlaborinta kun Christopher Wren en la realigo de la Kupolo de la Katedralo Sankta Paŭlo. Hooke konstatas ke arko subtenas sin se en ĝia dikeco estas enhavita invertita katenario. Sammaniere post jaroj la matematikisto Greqory havigis manieron dimensiigi strebon, pruvante ke se en la katenario la fortoj pelas al la interno, en la arko de invertita katenario ili faras ĝin foren. La franca matematikisto Philippe de la Hire realigis alian alproksimiĝon en sia Traite de Mécanique klopodante ekscii kiu estas la taŭga pezo de la doveloj kun la celo plibonigi la stabilecon de la arko. Uzante por la unua fojo ŝnuran poligonon en la priskribo de arko, kun la dekomenca hipotezo ke ne ekzistas rezisto inter la doveloj. Poste, en la jaro 1712 li publikigis sian memoraĵon Sur la construction des voütes dans les edifices kiu influas sur la postaj generacioj de eŭropaj konstruistoj kiel en la konstruaj tabeloj de pontarkoj prilaboritaj de Perronet. Danke al popularaj tabeloj en la empiria konstruado de pontoj en Eŭropo ĝis la mezo de la 19-a jarcento kaj el la lasta kvarono de la 18- jarcento, kun la komenco de la industria revolucio aperis kelkaj ekzemploj de kontinuaj arkoj prilaboritaj pere de fandita fero. Unu de la unuaj estas pontarko konstruita en 1779, kaj nome Iron Bridge kiu trapasas la rivero Severn havante tridek metrojn de aperturo. La fandita fero malfermas vojon al la posta uzado, jam en la 19-a jarcento, de la fero kaj pro tio pliiĝas konsiderinde la aperturo de la pontoj. Estis Poncelet unu de la unuaj kiuj konstatis ke la arkoj estis strukturoj hiperstataj (aŭ ripetantaj) por kies solvo oni postulas la solvon de ekvacioj de akordigeblo kaj unu regulon kiu rilatigu la misformojn kun la tensioj.

Arkitekturo Arko 
Cintro en la centra arko de la Ponto de la Strato Monroe en Spokane (Vaŝingtonio). 1911.

La inĝeniero Pierre Couplet sekvante hipotezon diferencan el tiu kiun de la Hire atingas per analiza formo ekhavi minimuman valoron por la dikeco de arko. Sub tiu valoro la arko falas. La plej uzatan priskribon poste pri la stabileco de arko faris Coulomb en la jaro 1773. En sia verko li montras sep eblajn formojn por faligi arkon. Inter 1830 kaj 1840 disvolvigas samtempe diversaj inĝenieraj esploristoj la teorion de la prema linio. Unu el tiuj estis H. Moseley kiu priskribis la stabilecon de arko. Rezultoj kiuj estis perfektigitaj fare de Jules Carvallo, kaj Durand-Claye. La esplorado kiun oni faras per la novaj teorioj, konstatante la efikecon de la antikvaj empiriaj metodoj, montras kiel spite esti esence malĝustaj la konstruaj rezultoj estis tiom rimarkinde bonaj.

La apero de la betono kaj de la fero komence de la 20-a jarcento faris ke la konstrua formo de la arkoj ne plu estis perr de la trabaro de pecoj, por alveni al konstruo de kontinuaj arkoj. Baldaŭ oni atingis la rekordon de centoj da metroj en la aperturo de la pontoj, pro la uzado de tiu materialo konstrua en la arkoj: kaj oni atingis la milon da metroj (ĉe la stajpontoj). En tiu punkto la teorioj prilaboritaj pri arkoj bezonis novajn sciencajn esplorojn. En tiu linio laboris Kooharian (1952), kaj Heyman (1966). La kontinuaj arkoj ne posedas la meĥanikajn kaj strukturajn propraĵojn de la malnovaj masonitaj arkoj, kaj tiele ties teorio estas multe pli konstantinda.

Tipoj de arkoj

Laŭ Francisko Azorín Arko estas simple Kurba linio: parto de kurbo. Tamen li kompensas tiun simplecon per bildo kie aperas diversaj terminoj gravaj por la koncepto "arko" (dovelo, spano, sago, arkivolto, intradoso, impoŝto, gambo, ŝlosilo, junto, ekstradoso), aldonas la terminojn ĉielarko, volta arko kaj pafarko kaj krome listigas "masonarkojn" laŭ la formo: nome lintela arko, angula arko, duoncirkla arko, segmenta arko, hufa arko, tricentra arko aŭ plurcentra arko, ovala arko, elipsa arko, parabola arko, ogiva arko, tudora arko, kilforma arko, triloba arko, festona arko kaj rampa arko. Krome li listigas laŭ la funkcio jenajn tipojn: deŝarĝa arko, apoga arko, triumfa arko... k.c.

Lintela arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lintela arko.
Arkitekturo Arko 
Ekzemploj de lintelaj arkoj, kun strukturo en lintelo kun doveloj.

Lintela arko (nomita ankaŭ ebena arko) estas tipo de arko kiu ne prezentas kurbecon, pro kio ĝi similas per simpla rigardo al linteloarkitravo, tiele ke ĝi estas la plej ebena (senalta) arko ebla. Same kiel ĉe ĉiuj arkoj, la pecoj kiuj komponas ĝin funkcias laŭ premo, kvankam tiu tipo ne havas tiom da porta kapablo kiel la cetero kaj transdonas multe pli da horizontala premo en la komencoj.

Angula arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Angula arko.
Arkitekturo Arko 
Skemo de angula arko.

Angula arkorekta arko, ankaŭ mitra arko, mitrarkofrontona arko, estas arko formita de du segmentoj rektaj klinitaj disponitaj laŭ angulo kiu solvas aperturon.

La angula arko estis uzita ekde la antikveco. Troviĝas ekzemploj en la romia arkitekturo, en Konstantinopolo, Ancona... Kaj en la kristana arkitekturo, ĝi aperase en la arkitekturoj de visigotoj, merovinga, karolida, otona, saksa, romanika, gotika (kie ĝi ĝuis grandan etendon pere de la arkitekturo el briko de la regiono de Tuluzo), nov-romanika, nov-gotika kaj Art Deco.

Duoncirkla aŭ rond-arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Duoncirkla arko.
Arkitekturo Arko 
Rondarko de la areno de Verono.
Arkitekturo Arko 
Rondarko.

Ĉe Duoncirkla arko, ankaŭ rondarko, la arka linio estas cirkloforma kaj okupas la kompletan duoncirklon (180 gradojn), kio signifas, ke la du plej malsupraj juntoj kuŝas horizontalaj. La alteco de la arko (vertalteco) per tio ĉiam estas ekzakte la duona spano. La duoncirklarko longan tempon estas la superreganta teĥniko de la arkokonstruo. La romianoj perfektigis kaj multspece utiligis ĝin, kio efikis ĝis en la epoko de la romaniko.

Hufa arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hufarko.

Hufofera arko aŭ pli simple hufa arkohufarko, estas arko pluduoncirkla aŭ plupasata (kies kurbo estas pli ampleksa ol duoncirklo) kaj kiu havas formon de hufofero. Estas probable ke temas pri kreado de la praloĝantoj antaŭromiaj de Iberio, de tie pasis, tra la romianoj, al la arto de visigotoj (7a jarcento), kiuj ĉefe disvastigis ĝin. De la visigotoj pasis al la arto hispanislama kaj, de tie, al arto de mozaraboj kaj al la mudeĥara. La hufarko de visigotoj estas malpli fermita ol la islama.

Ogiva arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ogiva arko.
Arkitekturo Arko 
Ogivaj arkoj (de-maldekste-dekstren): plata kilarko, normala kilarko, azendorso

Ogiva arko, ankaŭ popularlingve nomata kilarkoazendorso, nomiĝas en la arĥitekturo arko kun S-kurba rando, kies formo en la malsupra parto estas konveksa kaj en la supra parto konkava. La arka silueto tial similas al renversita ŝipa kilo. La centroj de la du malsupraj cirklarkoj troviĝas ene, tiuj de la supraj cirklarkoj ekster la arkokampo. Se ambaŭ cirklocentroj kunfalas en unu punkto, ekestas iom pli kutima formo de la kilarko, se ili distancas, la arko havas pli kunpremitan formon. Se la arko tamen estas konstruita kiel variaĵo de pintarko, kiu havas nur malgrandan kontraŭarkon je la pinto, oni nomas ĝin – pro sia silueta aspekto - azendorso.

Ovala arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ovala arko.
Arkitekturo Arko 
Palaco de la Grafoj de Miranda.

Ovala arkokarpanela arko, estas la tipo de duoncirkla arko ebeneca kaj simetria formata el tiu, kun la aldono de malgrandaj arkoj en la pintoj;​ arkoj kiuj havas sian centron en la linio de impoŝto por havigi en tiuj rondecan formon. Alivorte ĝi estas formita de tri, kvin aŭ pliaj arkoj de cirkonferencoj sinsekvaj, ĉiam neparaj.​ La intradoso havas formon similan al tiu de ovaloj aŭ de duon-elipsoj (nome ankaŭ ŝnura arko).

Parabola arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Parabola arko.

Parabola arko estas tipo de arko kun formo de parabolo. Tiaj arkoj estas uzataj en pontoj, katedraloj kaj similaj konstruaĵoj en arkitekturo kaj inĝenierado.

Tudora arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tudora arko.
Arkitekturo Arko 
Konstruo de kvar-centra arko.

Tudora arko aŭ ankaŭ kvar-centra arko estas malalta, larĝa tipo de arko kun pinteca angulo en la ŝlosoŝtono. Ĝi estas multe pli larĝa ol alta kaj tio donas la vidan impreson ke ĝi estis ebenigita pro premo. Ties strukturo estas atingita per de la skizo de du arkoj kiuj staras krute el ĉiu pinto sur malgranda radiuso, kaj poste rezultas en du arkoj kun ampleksa radiuso kaj multe pli malalta ekpinto.

Deŝarĝa arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Deŝarĝa arko.

Deŝarĝa arko estas la falsa arko konstruita en subtena muro, por la delo devii parton de la subtenado aŭ premoj de la muro sub la arko. Alivorte ĝi estas arko konstruita super lintelo aŭ arkitravo por forpreni la troan pezon.

Triumfa arko

Arkitekturo Arko  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Triumfa arko.
Arkitekturo Arko 
triumfa arko de la imperiestro Konstantino en Romo

Triumfa arko (latine arcusfornix triumphalis) estas pordegoforma konstruaĵo ne ligita al alia konstruaĵo, kiu origine stariĝis en la Romia Imperio honore al triumfantaj imperiestroj aŭ armeestroj.

Elementoj

Ĝis la apero en la 20-a jarcento de la kontinuaj arkoj la arkoj estis komponitaj de diversaj elementoj. Kelkaj el ili posedis proprajn nomojn kiuj estis uzataj en la diversaj konstrutraktaĵojn. La ĉefaj elementoj kiuj komponas ŝtonan arkon estas la jenaj:

    Dovelo

La dovelo, en arkitekturo kaj konstruinĝenieriko, estas konstru-elemento kiu konsistas el arko kiu povas esti el diversaj materialoj, kiel la briko aŭ la ŝtono. Nuntempe ellaboriĝas el betono, ŝtalbetono aŭ antaŭplektita betono. En la klasika arkitekturo, la dovelo estas peco, kutime el ŝtono, kojnoforma kiuj konsistigas la arkon aŭ la volbon kaj karakteriziĝas pro sia radia situo. La dovelo de la centro, kiu fermas la arkon, nomiĝas ŝlosoŝtono. La malsupra parto de dovelo nomiĝas intradoso kaj la altaĵo kiu ne videblas ĉar estas ene de la konstruaĵo, ekstradoso.

    Ŝlosoŝtono
Arkitekturo Arko 
Ŝlosoŝtono (skeme).

La ŝlosoŝtono (foje nomita ankaŭ krono aŭ centra dovelo) estas la dovelo de la centro, kiu fermas la arkon. Estas la lasta kiun oni metas sur la cintro, kompletigante la konstruprocezon de la arko. La ŝlosoŝtono kutime estas la plej granda dovelo, kaj por havigi stabilecon al la arko ĝi estas la plej peza. La du doveloj apudaj al la ŝlosoŝtono estas nomitaj kontraŭŝlosiloj.

    Impoŝto

La impoŝto estas modluro aŭ elstaraĵo sur kiu kuŝas arko aŭ volbo. Foje estas horizontale tra la fasado aŭ la muroj de la konstruaĵo, separante la diferencajn plantojn. La serio de doveloj el la impoŝto ĝis la ŝlosoŝtono estas nomita foje reno.

Spandrelo estas triangula spaco, kutime trovebla en paroj, inter la pinto de arko kaj ortangula kadro aŭ inter la pintoj de du apudaj arkoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Boyd, Thomas D. (1978), "The Arch and the Vault in Greek Architecture", American Journal of Archaeology, 82 (1): 83–100 (91), doi:10.2307/503797
  • Galliazzo, Vittorio (1995), I ponti romani, Vol. 1, Treviso: Edizioni Canova, ISBN 88-85066-66-6
  • O'Connor, Colin (1993), Roman Bridges, Cambridge University Press, ISBN 0-521-39326-4
  • Rasch, Jürgen (1985), "Die Kuppel in der römischen Architektur. Entwicklung, Formgebung, Konstruktion", Architectura, 15, pp. 117–139
  • Roth, Leland M (1993). Understanding Architecture: Its Elements History and Meaning. Oxford, UK: Westview Press. ISBN 0-06-430158-3. pp. 27–8
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arco (arquitectura) en la hispana Vikipedio.

Arkitekturo Arko 

Tags:

Arkitekturo Arko KonstruadoArkitekturo Arko HistorioArkitekturo Arko Tipoj de arkojArkitekturo Arko ElementojArkitekturo Arko Vidu ankaŭArkitekturo Arko ReferencojArkitekturo Arko BibliografioArkitekturo ArkoAbutmentoArkitekturoKatedraloKurboLinteloMuroPilieroPlurlateroVolbo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Fizika taŭgecoNorma datumaroListo de lingvoversioj de VikipedioMario Vargas LlosaKondomoLiteratura MondoSebiș (Drăgănești)H. C. Artmann1703Kleopatro la 1-a26-a de apriloOkulharojSeksa pozicio4-OktenoLajos ChapponPoluoJ. C. O'ConnorAmbasadoPeĉoLatina lingvoDistrikto FaroFerozevalaFuseta (stacidomo)TeroHrabyněIneuSanĉo PanzoKoreio2-a de junioGreka genocidoNacia monumento de la dua mondmilitoBloggerListo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en EsperantoTimurJohor BahruBatuko (religio)Germana lingvoFenil-acetaldehidoFratoj GrimmDtOperatorokompozita materialoPetr SepéšiDomoPrintempa Semajno InternaciaVikimedia KomunejoListo de germanaj esperantistojTeplýšoviceVikioItalioNikotinoEl-NinjoSmolkovRevolucio de la DiantojTTTDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoContactSokratoSebiș (Arad)Provinco CienfuegosVideohelpa arbitracioIslando🡆 More