La Antonov An–225 (ukraine Мрія (sonĝo), NATO raportnomo: Cossack) estas transporta aviadilo, evoluigita en la kieva projekta buroo Antonov, en la dua duono de la 1980-aj jaroj.
Ĝi kapablas ekflugi kun pezo de maksimume 640 tunoj, tiel ĝi estas la plej peza aviadilo de la mondo, kiu kapablas transporti 250 t da utilŝarĝo. Ĝiaj fizikaj mezuroj estas la plej grandaj hodiaŭ, nur la unufoje flugata usona Hughes H–4 (post la dua mondmilito) havis pli larĝan enverguron. An-225 havas nur unu funkciantan kaj unu parte konstruitajn ekzemplerojn, oni celas finprodukti tiun lastan.
An–225 estis evoluigita por servo de la sovetia kosma programo, ties tasko estis transporto de la kosmoŝipo Burano kaj partoj de porta raketo energija. En tiu rolo, li ŝanĝis la aviadilojn de Mjasiŝĉev VM–T. Oni povas lokigi la ŝarĝojn sur aŭ en la avidilon.
La planado komenciĝis en 1985, la aviadilo estis finkonstruita jam en 3,5 jaroj. Tion helpis, ke la aviadilo baziĝas ĉefe sur An–124, tiel oni uzis ties instalaĵojn, partojn kaj la motorojn. La unua flugo okazis la 21-an de decembro 1988 en Kievo. La tipo ricevis en 2001 la internacian flugpermesilon, la unua komerca flugo okazis la 31-an de januaro 2002. Ĝi servas en flugkompanio Avialinyiji Antonova kaj transportas ŝarĝojn kun la brita Air Foyle HeavyLift.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Antonov An-225, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.