Antonio Musa Brassavola (1500-1555) (* Ferrara, en la 16-a de januaro 1500 - Ferrara, en la 6-a de julio 1555) estis itala kuracisto kaj botanikisto.
Antonius Musa Brasavolus (1500-1555) | ||
---|---|---|
botanicus Italicus | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-a de januaro 1500 en Ferrara, Italio | |
Morto | 6-a de julio 1555 en Ferrara, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato vd | |
Alma mater | Universitato de Ferrara | |
Familio | ||
Parencoj | Giovan Battista Pigna vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • botanikisto vd | |
Doktoreca konsilisto | Nikolao Leoniĉeno • Giovanni Manardo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li studis en la Universitato de Ferrara kie Niccolò Leoniceno (1428-1524) kaj Johannes Manardus (1462-1536) estis liaj profesoroj. Pli malfrue li fariĝis profesoro de la sama universitato kie Gabrielo Falloppio estis lia lernanto. Li kontribuis por igi la Universitaton de Ferrara la centro de la naturalismaj kaj botanikaj studoj. Li kompilis gravan verkon, Examen omnium simplicium medicamentorum (1536), kie li rekuperis la botanikajn konojn de la antikvuloj kaj superis ilin dank'al sia sperto.
Li translokiĝis al Romo, en la sekvantaro de la papo Paŭlo la 3-a, en 1543. La reĝoj Francisko la 1-a el Francio, Karolo la 5-a kaj Henriko la 8-a el Anglio, uzis liajn rimedojn kaj ofte konsultis lin. Oni diras ke li realigis la unuan trakeotomion (1546) kaj dank'al siaj meritoj usona orkideo baptiĝis kun sia nomo.
Li estis amiko de Herkulo la 2-a d'Este (1508-1559) kaj la papoj Leono la 10-a, Klemento la 8-a kaj Julio la 3-a faris uzon el liaj servoj. Li esits direktoro de la katedro pri filozofio de la Universitato de Ferrara.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Antonio Musa Brasavola, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.