Anonimeco (de la malnovgreka ανώνυμος anonymos « sen nomo » : ἀν- an- + όνυμα onyma, malnova grekdialekta formo de όνομα onoma « nomo » aŭ « famo ») estas kvalito de io aŭ iu, kiu estas sen nomo aŭ sen famo, tio estas la stato de persono aŭ de io
Konsekvence, anonima io aŭ persono povas esti konata sen esti identigita aŭ male esti identigita sen esti konata (kiel la pentristoj nomitaj « anonimaj majstroj » al kiuj atribuo de verkoj restas necerta komence de la 20-a jc).
Kadre de diskonigo de iuj publikaj datumoj enhavantaj privatajn informojn, kaj aparte kadre de open data (apertaj datumoj), iuj datumoj devas esti « anonimigitaj » por ilia reuzo per krompartio, laŭ la validaj leĝoj.
Anonimeco kaj protekto de privata vivo povas esti limigitaj aŭ preterpasitaj per surslipigaj teknikoj.
Por anonimigi ekzistas pluraj kialoj kaj metodoj :
En elektronika komerco, iuj konsumantoj preferas ne doni informojn al vendistoj por ne ricevi poste reklamojn (por ekzemplo : hejma reklamado, vidi aldoma vendado).
En voĉdonado, kutime la balotiloj sur kiuj estas skribitaj la nomoj de kandidato (persono aŭ listo) estas la samaj por ĉiuj balotantoj. La balotantoj ne rajtas skribi, streki aŭ marki sian balotilon. La balotanto devas eniri balotbudon kun almenaŭ du balotiloj por enŝovi la elektitan balotilon en anoniman koverton (sen ia ajn aparta marko), tiel ke neniu povas vidi kiun balotilon la balotanto enŝovas en koverton. Poste la balotanto devas malaperigi la ne uzitajn balotilojn.
En iuj landoj, la leĝaro postulas anonimecon por iuj agoj, por ekzemplo la anonima nasko aŭ la sangodonaco.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anonimeco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.