Annie Jump CANNON (naskiĝis la 11-an de decembro, 1863; mortis la 13-an de aprilo, 1941) estis usona astronomino, kies laborado pri katalogado de astroj estis esenca en moderna stel-klasifikado.
Annie Jump Cannon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Annie Jump Cannon | |||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1863 en Dover | ||||
Morto | 13-an de aprilo 1941 (77-jaraĝa) en Kembriĝo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Radcliffe College • Universitato Harvard • Universitato Wellesley • Wesley College vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • fizikisto • universitata instruisto • astrofizikisto vd | ||||
Laborkampo | astrofiziko • astronomio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Harvard spectral classification vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi ĉeestis la universitaton en Wellesley College en Masaĉuseco, tiam unu el la plej bonaj akademiaj lernejoj en Usono. La malvarma vintra klimato estigis multajn malsanojn, kaj ŝi malsanis pro skarlata febro. Tial, ŝi iĝis preskaŭ tute surda.
Cannon laboris dum granda parto de sia vivo en la observatorio en Harvard. Frue, ŝi pristudis la variantajn stelojn, kaj multe okupiĝis pri iliaj klasifikadoj. En 1911, ŝi ricevis la postenon de kuratoro pri fotoj ĉe la Observatorio Harvard.
La asteroido 1120 Cannonia ricevis sian nomon en ŝia honoro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Annie Jump Cannon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.