Skarlatino estas infekta malsano kaŭzita de la bakterio Streptococcus pyogenes.
Inkubacio daŭras ordinare 4-5 tagojn, kaj estas sensimptoma. Invado estas subita, intensa tuj de la komenco, karakterizita per 3 gravaj, preskaŭ samtempaj simptomoj: alta kaj kontinua febro kun tremoj kaj plirapidiĝo de la pulso; angino tre dolora, kiu malfaciligas la glutadon; oftaj naŭzoj kaj vomoj. Post okazas erupcio, en kies komenco la haŭto prezentiĝas punktita per tre etaj ruĝaj papuloj, invadanta unue la supran parton de la trunko, poste la antaŭan de la brusto, la radikojn de la supraj kaj malsupraj membroj, la kolon, kubutan faldon, vizaĝon, abdomenon, manojn, piedojn. Poste la erupcio, kiu entute daŭras 6 tagojn, alprenas la formon de grandaj makuloj skarlataj. Deskvamiĝo okazas laste.
La skarlatino estas serioza malsano, kaj ne malofte kondukas al komplikaĵoj ĉe tonsiloj, nazmukozo, orelo, adeno kaj renoj krom artrito. Strikta observado de la indikoj de kuracisto estas nepre necesa.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Skarlatino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.